Bouea macrophylla, gandario aŭ kundango estas plantspecio el la familio de la Anakardiacoj kaj parenca al mango. Ĝia origino estas sudorienta Azio (Malaja duoninsulokaj okcidenta Javo kaj Sumatro [1]) kaj donas fruktojn por homa konsumado. Gandario havas multajn popolajn nomojn : en Javo kaj Filipinoj „Gandaria“; en Malajzio „Kundangan“, en Sumatro „Rembunia“, „Setar“ kaj „Ramania“; en Tajlando „ma-praang“, „ma-yong“ kaj en la angla „marian plum“.
Bouea macrophylla kreskas kiel ĉiamverda arbo, kiu atingas altecon de 10 ĝis 27 m. Kun la rekta trunko kaj densa kaj larĝa arbokrono ĝi similas al mangoarbo. La ekstera arboŝelo estas helbruna. La ofte pendantaj eĝaj kaj platecaj branĉoj havas kalvan arboŝelon.
La branĉoj havas kontraŭesidajn kaj 1 ĝis 2,5 cm longajn tighavajn foliojn. La simpla, ledeca, brilanta foliplato havas longon de plej ofte 14 ĝis 30 cm kaj larĝon de plej ofte 5 ĝis 8 cm lancforma, elipta ĝis ovforma-longeca kun pinta ĝis kojnforma bazo kaj pinta fino.
En Indonezio la planto floras de junio ĝis novembro kaj la fruktoj maturiĝas de marto al junio. En Tajlando la flortempo estas de novembro ĝis decembro kaj la fruktoj maturiĝas de aprilo ĝis majo.
La origino de la gandario estas la indoneziaj insuloj Sumatro, okcidenta Javo kaj Malaja duoninsulo. La naturaj kreskoregionoj estas tropikaj, humidaj teritorioj en alteco ĝis 300 m.
Pro iliaj manĝeblaj fruktoj Bouea macrophylla estas kultivata tutmonde en tropikaj regionoj ĝis la alteco de 850 m.
La gandario estas kultivata en la tropoj kiel fruktarbo kaj pro la densa krono kiel ombrumanta arbo. La junaj folioj ankaŭ estas manĝeblaj. Oni povas manĝi ilin kiel salato.
Bouea macrophylla, gandario aŭ kundango estas plantspecio el la familio de la Anakardiacoj kaj parenca al mango. Ĝia origino estas sudorienta Azio (Malaja duoninsulokaj okcidenta Javo kaj Sumatro ) kaj donas fruktojn por homa konsumado. Gandario havas multajn popolajn nomojn : en Javo kaj Filipinoj „Gandaria“; en Malajzio „Kundangan“, en Sumatro „Rembunia“, „Setar“ kaj „Ramania“; en Tajlando „ma-praang“, „ma-yong“ kaj en la angla „marian plum“.