La Zigeno filipendula (Zygaena filipendulae) estas noktpapilio el la familio de la Zigenedoj (Zygaenidae), la sangogutuloj.
Ĝi havas ses "sangogutojn" sur ambaŭ flugiloj.
La papilio estas indiĝena en Eŭropo kaj havas biotopon el humideta sablogrundo en kiu kreskas vadoplantoj, lotusoj (lotus corniculatus) kaj aliaj fabacoj.