La sandro, (Stizostedion lucioperca aŭ Sander lucioperca), estas fiŝo el la familio de la Perkedoj (Percidae).
Ĝia formo estas tirata kaj ronda kaj ĝi havas pintan kapon. La koloro dependas de la fundo kaj la klareco de la akvo. Ĝi povas estis arĝentgriza ĝis orbruna kaj ĝi havas malklarajn malhelajn transversajn striojn, kiuj ĉe maljunaj ekzempleroj malklariĝas. Ĝi havas du dorsajn naĝilojn, de kiu la antaŭa havas pikilojn. Ankaŭ la rando de la brankoplato havas akran pinton. La okuloj estas grandaj kaj vitrecaj. La sandro povas atingi longon de 120 centimetroj. La masklo havas malhelan ventron.
Oni povas konfuze intermiksi junan perkon kun sandro, ĉar ambaŭ specioj dum tiu stadio ankoraŭ estas sveltaj kaj palkoloraj. Pro la pinta kapo tamen oni povas bone distingi la sandron. En Orient-Eŭropo, Azio kaj Nord-Ameriko troviĝas parencaj specioj.