Trubeka zifio, Kuviera bekobaleno aŭ anserbeka baleno (Ziphius cavirostris), unuura membro de la genro Ziphius, estas la plej amplekse distribuata el ciuj bekobalenoj.[1] Ĝi estas unu el la plej ofte viditaj bekobalenoj, spite sian preferon por profundaj pelagaj akvoj, kutime pli profunde ol 1,000 m.[2]
La latinlingva scienca nomo derivas el la greka ksifos, "glavo", kaj el la latinaj cavus, "truo" kaj rostrum, "beko", reference al la identigila formaĵo en la kapo antaŭ la spirtruo.[3]
La franca anatomiisto Georges Cuvier [kuviE], en sia traktaĵo Sur les Ossemens fossiles (1823),[4] unuafoje priskribis la specion baze nur sur neperfekta kranio el la mediteranea marbordo de Francio. Ĝi estis akirita de M. Raymond Gorsse en la departemento Bouches-du-Rhône, apud Fos, en 1804 el lokano kiu estis trovinta ĝin surstrande la antaŭan jaron. Cuvier nomis ĝin Ziphius cavirostris, nome specia nomo derivita el la latina vorto cavus por "truo" aŭ "kavaĵo", reference al la profunda truo (antaŭnaztrua baseno) en la kranio, nome diferenciga trajto de la specio. Cuvier kredis, ke ĝi reprezentas la restaĵojn de formortinta specio. Zoologoj ne konstatis la vivantan naturon de la specio ĝis 1850, kiam Paul Gervais komparis la tipan specimenon al alia kiun li mem trovis surstrande ĉe Aresquiès, Hérault, maje samjare, kaj trovis, ke ambaŭ estas identaj.[5] Ne estas konekto inter la Kuviera bekobaleno kaj la mita Ziphius, aŭ "Akvostrigo", nome kreitaĵo de la mezepoka folkloro kiu havis karakterojn kaj de strigo kaj de fiŝo. Ĝia dorsa naĝilo estis konsiderita glavoforma, kaj gratis ŝipajn ŝelojn, dum la beko estis konsiderita simila al kapo de strigo.[6]
Trubeka zifio, Kuviera bekobaleno aŭ anserbeka baleno (Ziphius cavirostris), unuura membro de la genro Ziphius, estas la plej amplekse distribuata el ciuj bekobalenoj. Ĝi estas unu el la plej ofte viditaj bekobalenoj, spite sian preferon por profundaj pelagaj akvoj, kutime pli profunde ol 1,000 m.
La latinlingva scienca nomo derivas el la greka ksifos, "glavo", kaj el la latinaj cavus, "truo" kaj rostrum, "beko", reference al la identigila formaĵo en la kapo antaŭ la spirtruo.