dcsimg

Giganta trielo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Giganta trielo, Esacus giganteus estas granda vadbirdo de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktanto en Aŭstralazio kaj insuloj de sudorienta Azio.

Kutimoj

Ĝi estas ne tiom nokta ol la plej granda parto de trieloj, kaj povas ofte esti vidata manĝoplukante dumtage, per malrapidaj kaj decidemaj movoj kun eventualaj kuretoj. Ĝi ofte estas timida kaj forflugas malproksime de eventuala intrudulo per povaj flugilfrapoj.

La giganta trielo estas loĝanto de trankvilaj malfermaj strandoj, izolitaj rifoj, manglejoj, tajdaj sablejoj aŭ kotejoj en ampleksa teritorio inkludante marbordan orientan Aŭstralion suden ĝis orienta Viktorio, nordan marbordan Aŭstralion kaj proksimajn insulojn, nome Novgvineo, Novkaledonio, Indonezio, Malasio, kaj Filipinoj. Estas birdo malkomuna en la plej granda parto de ties teritorio. En la mapo aperas brilverda E. giganteus; helverda, E, recurvirostris.

La ino demetas unusolan ovon super la plej alta tajdalinio en malferma strando, kie riskas danĝeron de rabado aŭ homa ĝenado.

Aspekto

La giganta trielo estas tre granda vadbirdo de ĉirkaŭ 50 cm, kaj havas grandegan kaj fortikan bekon 7 cm longan kaj sufiĉe akran ĉepinte; tio diferencigas ĝin de la alia specio de la sama genro nome Granda trielo (Esacus recurvirostris). Ĝi havas nestriitan grizbrunan suprajn partojn kaj bruston kaj subajn partojn blankecajn. La vizaĝo montras rimarkindan nigroblankan bildon, kio estas simila en la alia specio -pli bunta kaj kontrasta inter nigra vizaĝa cirklo kaj du blankaj strioj- de la sama genro sed diferencigas ambaŭ de la trieloj de la genro Burhinus. La beko estas nigra plejparte kun flava bazo. La okuloj estas brilflavaj -kiel en la aliaj trieloj de la genro Burhinus- kaj la kruroj estas pale verdflavaj.

Aliaj

La giganta trielo estas klasita vadbirdo kiel protektita en Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Giganta trielo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Giganta trielo, Esacus giganteus estas granda vadbirdo de la familio de Burinedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj, kiu estas loĝanta reproduktanto en Aŭstralazio kaj insuloj de sudorienta Azio.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO