La Mallongvosta sturno (Aplonis minor) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas indiĝena de Indonezio (centra kaj suda Sulaveso, insuloj de la Floresa Maro (Tanahjampea, Kajŭadi, Kaleo, Kaleotoa), Javo, Balio kaj Malgrandaj Sundoj kaj en sudaj Filipinoj nome Mindanao, kies populacio foje estis separata kiel raso todayensis, sed necesas pli da studo por tiu disigo; ĝis tiam la specio estas konsiderata kiel monotipa.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj.
Ĝi estas nigreca specio kun tre metalecaj briloj ĉefe malhelverdaj en kapo kaj supraj dorso kaj flugiloj kaj ankaŭ helbrunaj. La irisoj estas brunecaj al ruĝecaj.