dcsimg

Belega fruktokolombo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Belega fruktokolombo, Ptilinopus pulchellus konata ankaŭ kiel Skarlattufa fruktokolomboRozfrunta fruktokolombo estas eta, ĝis 19cm longa, verda fruktokolombo. Ĝi havas ruĝan kronon, blankecan gorĝon, olivverdan bekon kaj purpurajn piedojn. Ĝi havas helgrizan bruston (kun bluaj nuancoj) kaj flavecoranĝan ventron, kun ruĝeca purpura nuanca makulo intermeze. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La Belega fruktokolombo estas disvastigita en pluvarbaroj de Novgvineo kaj en la insuloj Batanta, Waigeo, Salawati kaj Misool de Papuo-Barato, Indonezio. La ino kutime demetas ununuran blankan ovon.

La dieto konsistas ĉefe el diversaj fruktoj, de palmoj kaj vitoj. En la areo de Port Moresby, tiuj birdoj manĝas miksitan dieton en majo. Grandaj fruktoj de Tristiropsis canarioides estas manĝataj se estas disponeblaj, sed la specio devas konkurenci pri tiuj fruktarboj kun pli grandaj kolomboj kiel Ducula mullerii. Etaj fruktoj de Endiandra estas ofte manĝataj, sed ili konsistigas nur etan kvanton da manĝaĵo. Aliaj manĝaĵoj estas Gymnacranthera paniculata kaj malgrandaj kvantoj de palmoj Polyalthia kaj Livistona kaj eventuale beroj de pipro. Spite ties malgrandon, tiuj birdoj povas engluti fruktojn de 5cm³ volumeno, kio supozigas diametron de ĉirkaŭ 2cm en sferoformaj fruktoj.(Frith et al. 1976)

Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Belega fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Belega fruktokolombo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Belega fruktokolombo, Ptilinopus pulchellus konata ankaŭ kiel Skarlattufa fruktokolombo aŭ Rozfrunta fruktokolombo estas eta, ĝis 19cm longa, verda fruktokolombo. Ĝi havas ruĝan kronon, blankecan gorĝon, olivverdan bekon kaj purpurajn piedojn. Ĝi havas helgrizan bruston (kun bluaj nuancoj) kaj flavecoranĝan ventron, kun ruĝeca purpura nuanca makulo intermeze. Ambaŭ seksoj estas similaj.