Kolia kanario, konata ankaŭ kiel Papiruskanario (Serinus koliensis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.
Ĝi troviĝas en Burundio, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando.[1] Tiu afrotropisa specio troviĝas ĉefe en herbejoj de papiruscipero je altitudoj de inter 900 kaj 1600 m, sed ĝi troviĝas ankaŭ en terkultivejoj ĉe altateraj papirusciperejoj. Ili ĉiam konstruas siajn nestojn en papirusciperaj plantoj kaj uzas papirusciperajn foliojn kiel ĉefan materialon.[2]