dcsimg

Remiz ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Remiz estas genro de birdoj de la familio de Remizedoj kaj el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Ili rilatas al la Paruedoj. Ĉiuj prilaboras saknestojn pendantajn el arboj, kutime super akvo.

La genro enhavas la jenajn speciojn:

La genro Remiz estas preskaŭ nur eŭrazia, kun nesekva teritoriaro el Portugalio kaj plej norda Maroko al Siberio kaj Japanio.

La Eŭrazia saknestulo estas migranta nur en partoj el sia teritorio, kun birdoj de norda Eŭropo kiuj moviĝas suden vintre sed birdoj de suda Eŭropo restas ĉe siaj reproduktaj areoj. Kontraste la Ĉina saknestulo estas tute membro de la grupo de migrantaj birdoj kaj entreprenas longdistancajn migradojn.

La komuna nomo de la familio de Remizedoj, kiuj devenas el “Remiz” kiel plej tipa genro de la familio, nome “Saknestuloj” aludas la emon de plej parto de tiuj specioj konstrui prilaboritajn piroformajn saknestojn. Tiuj nestoj estas teksitaj el araneretoj, lano kaj animala haro krom milda planta materialo kaj estas penditaj el branĉetoj de arboj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO