La Arĝenta grebo (Podiceps occipitalis) estas specio de grebo nome birdospecio el la familio de Podicipedoj.
Ĝi troviĝas en Argentino, Ĉilio, Malvinoj kaj Paragvajo same kiel ĉe la Andaj regionoj de Bolivio, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ĝi estas vaganto al Brazilo kaj eble ankaŭ al Urugvajo. Ties natura habitato estas nesalakvaj ĉiatipaj lagoj ekde marnivelo al pli ol 4,000 metroj super ĝi.
Tiu specio estas 28 cm longa. Estas rimarkinda specio kun grizbruna krono, grizaj bekoflankoj kaj mentono, nigra nuko, kaj super orelareo longaj brunflavaj plumoj el malantaŭokulo, erekteblaj kaj malfermeblaj kiel ventumilo, utilaj por la pariĝadaj ceremonioj. Estas blankaj kolo, brusto kaj ventro kun nigrecaj flankoj kaj malhelgriza dorso. Estas blanka stribendo en flugiloj videblaj dum skuado. La beko estas nigra kaj mallonga, la kruroj nigraj kaj la okuloj ege rimarkinde ruĝaj.
Ĝi povas vivi soleca aŭ en grupoj de ĝis 20 anoj.
Ĝi estas elstara plonĝanto, kaj akiras sian tutan manĝon subakve, konsista en plantoj, malgrandaj fiŝoj, ties ovoj, kaj krustuloj.
Konstruas el akvoplantoj flosantan neston, kaj ankoras ĝin al viva totora. El septembro al oktobro en ebenaĵoj, sed el decembro al januaro en anda altiplano, la ino demetas 4 al 6 bluecblankajn ovojn, averaĝe 44 mm por 29 mm. Unu tagon post eloviĝo, la frumaturaj idoj jam naĝas, kaj laciĝinte supreniras al dorso de patro.[1]
Tiu specio estas dividita en du subspecioj:[2]
Tiu specio havas tre etendan distribuareon. Spite la malpliiĝan tendencon de la populacio, tiu ne estas tro rapida kaj ne alproksimiĝas al sojloj por vundeblo. La populacio estas tre granda, kaj pro tio la specio estas klasita kiel «Malplej Zorgiga».