La Agamia ardeo (Agamia agami) estas mezgranda ardeo. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el Centrameriko sude al Peruo kaj Brazilo.
Ĝi estas foje konata kiel Kaŝtanventra ardeo, kaj ĝi estas la ununura membro de la genro Agamia (Reichenbach, 1853).
La habitato de la Agamia ardeo estas arbaraj marĉoj kaj similaj arbaraj humidejoj. Ili nestumas en kolonioj en platformoj el bastonetoj en arboj aŭ super akvo, kio povas arigi pli ol 100 nestoj (Fleck 2003). La normala ovaro estas du bluaj ovoj.
Tiu nekomuna kaj surloka specio estas 66–76 cm longa. Ĝi havas tro mallongajn krurojn inter ardeoj, sed ĝi havas tre longan fajnan bekon. La kolo kaj subaj partoj estas kaŝtankoloraj, kun blanka linio sube ĉe la centro de la brusto, kaj la flugiloj estas verdaj. Estas are malgrandaj palbluaj plumoj ormane ĉe la kapo, kapoflankoj kaj suba dorso. La kruroj, beko kaj nuda (senpluma) haŭtaĵo estas flavecaj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuraj Agamiaj ardeoj estas tre brunaj supre kun blanka brusto kaj striecaj brunblankaj subaj partoj.
Spite ties rimarkindega plumaro, tiu kaŝema specio preferas ombron kaj pendantan vegetaĵaron pro kio ĝi estas rare vidata trankvila.
Temas pri silentema birdo, sed paroj kaj familigrupoj povas produkti diversajn ronkajn aŭ stertorajn sonojn.
Agamia ardeo gvatas sian predon nome fiŝojn ĉe ombra neprofunda akvo, ofte stare senmova aŭ moviĝante tre malrapide. Ili rare vagadas en malferma akvo. Ili kaptas ankaŭ ranojn, malgrandajn reptiliojn kaj helikojn.
La Agamia ardeo (Agamia agami) estas mezgranda ardeo. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj el Centrameriko sude al Peruo kaj Brazilo.
Ĝi estas foje konata kiel Kaŝtanventra ardeo, kaj ĝi estas la ununura membro de la genro Agamia (Reichenbach, 1853).
IdojLa habitato de la Agamia ardeo estas arbaraj marĉoj kaj similaj arbaraj humidejoj. Ili nestumas en kolonioj en platformoj el bastonetoj en arboj aŭ super akvo, kio povas arigi pli ol 100 nestoj (Fleck 2003). La normala ovaro estas du bluaj ovoj.