dcsimg

Agelajoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Agelajoj estas birdoj kiuj apartenas al la genro Agelaius de la familio Ikteredoj de Ameriko.

Tiu genro enhavas 11 speciojn de ege insektovoraj herbejaj birdoj. La maskloj estas tipe nigraj kun kelkaj koloraj makuloj, kiel en ŝultroj aŭ kapo, kio estas tialo por ke en hispanlingvaj landoj de Centra kaj Suda Ameriko kaj en Brazilo oni donu nomojn al kelkaj specioj metafore rilate al diversaj rangoj de armeoj, kiaj soldato, kapitano, serĝento ktp. Inoj estas pli senkoloraj kaj iom similaj al la Amerikaj paseroj.

La genro Agelaius enhavas la jenajn speciojn:

La nomo de la genro estas latina devena el antikva greka, agelaios, signife "apartenanta al aro".

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO