dcsimg

Orflugila vermivoro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Orflugila vermivoro, Vermivora chrysoptera, estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj.

Ĝi reproduktiĝas en orienta Nordameriko en sudorienta Kanado kaj orienta Usono. Ties teritorio estas etendiĝante norden, sed sude ĝi estas anstataŭata de la tre proskima parenco Grizflugila vermivoro, Vermivora pinus.

Aspekto

Ĝi estas 11.6 cm longa kaj pezas 8.5 g. La masklo havas du rimarkindajn nigrajn makulojn nome en la tuta gorĝareo kaj kiel traokula zono al orelareo, tiu bordita je du blankaj similgrandaj areoj; la krono estas flava, tiel ke la kapa bildo estas konsista je sinsekve flava, blanka, nigra, blanka kaj nigraj zonoj. La malantaŭa krono, nuko kaj supraj partoj estas grizaj kiel la flugiloj kiuj montras ankaŭ flavajn ŝultromakulojn. Inoj estas similaj sed pli senkoloraj ekzemple la makuloj ne estas nigraj, sed grizaj; tiele temas pri kazo de seksa duformismo. En ambaŭ seksoj, etenda blanko en vosto estas rimarkinda el sube, dum la subaj partoj estas grizecblankaj kaj la beko estas longa kaj svelta.

Ekologio

Ĝi estas migranta, kaj vintras en suda Centrameriko kaj najbaraj regionoj de Kolombio kaj Venezuelo; ankaŭ Ekvadoro. Tiu estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo, kun ununura vidaĵo de birdo vintranta en aŭtohaltejo de ĉiovendejo en Maidstone, Kent en 1989.

La reprodukta habitato estas malferma arbustaro. La Orflugila vermivoro nestumas surgrunde aŭ malalte en arbusto, kie la ino demetas 4-5 ovojn en tasforma nesto.

Tiuj birdoj manĝas insektojn, kaj araneojn.

La kanto estas serio de zumantaj notoj. La alvoko estas akra ĉip.

Tiu specio formas du distingajn hibridojn kun la Grizflugila vermivoro. La plej komuna, genetike hegemonia nome Vermivoro de Brewster estas griza supre kaj blankeca (masklo) aŭ flava (ino) sube. Ĝi havas nigran traokulan strion kaj du blankajn flugilstriojn.

La plej rara nehegemonia Vermivoro de Lawrence havas masklan plumaron kiu estas verda kaj flava supre kaj flava sube, kun blankaj flugilstrioj kaj la sama vizaĝa bildo kiel la masklo de Orflugila vermivoro. La ino estas griza supre kaj blankeca sube kun du flavaj flugilstrioj kaj la sama vizaĝa bildo kiel la ino de Orflugila vermivoro.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Orflugila vermivoro: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Orflugila vermivoro, Vermivora chrysoptera, estas birdospecio de la amerika familio de Paruliedoj kaj genro de Vermivoroj, kio signifas “manĝantoj de vermoj”, tio estas de raŭpoj, kiuj estas grava parto de la dieto de kelkaj tiaj specioj.

Ĝi reproduktiĝas en orienta Nordameriko en sudorienta Kanado kaj orienta Usono. Ties teritorio estas etendiĝante norden, sed sude ĝi estas anstataŭata de la tre proskima parenco Grizflugila vermivoro, Vermivora pinus.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO