dcsimg

Akvoparulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Akvoparulio Akvoparulio fare de Louis Agassiz Fuertes
Akvoparulio fare de Louis Agassiz Fuertes

La Akvoparulio aŭ Norda akvoturdo (Seiurus noveboracensis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus. Ĝi estas unu el la plej grandaj membroj de la familio. Ĝi reproduktiĝas en la norda parto de Nordameriko en Kanado, kaj en la nordo de Usono, (en areoj inklude Alaskon). Tiu birdo estas migranta, kaj vintrumas en Centrameriko, Karibio kaj Florido; ankaŭ en Venezuelo, Kolombio kaj Ekvadoro. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo; ankaŭ en aliaj sudamerikaj landoj.

Aspekto

La Akvoparulio estas granda amerika parulio 12–14 cm longa kun enverguro de 21–24 cm kaj averaĝa pezo inter 13–25 g[1] Kape la krono estas bruna kun blankeca superokula strio. La beko estas pintakra kaj bruna. La gorĝo estas hela kaj strieca je bruna al nigra kun pli forta strieco en brusto kaj flankoj. La dorso kaj vosto estas bruna kaj same la flugiloj sed pli malhelaj. Ambaŭ seksoj estas morfologie similaj. Junuloj havas senkolorajn pli ol blankajn subajn partojn.

La ununura specio kiu povas konfuzigi birdumantojn ĉe la Akvoparulio estas la proksime parenca Motacilparulio (Seiurus motacilla), kiu havas sablokolorajn flankojn, sablokoloran subvoston kaj brilrozajn krurojn. La Motacilparulio ankaŭ tendencas havi blankan gorĝon kiu montras malpli da strieco ol ĉe gorĝo.

Ambaŭ paruliaj specioj (akvoturdoj) piediras pli ol saltetas, kaj ŝajnas esti falontaj ĉar klinas siajn malantaŭaĵojn dum moviĝas.

Kutimaro

Ĉe vintrejoj en Puerto-Riko, al Akvoparulio pasas la tagon en manĝejoj kaj flugas ĝis 2 kilometrojn al noktaj ripozejoj. La ripozejoj estas ofte situaj en habitatoj de ruĝa mangrovo.[2]

Akvoparulioj vintrumas en 4 ĉefaj habitatoj en Puerto-Riko: blanka mangrovo, ruĝa mangrovo, nigra mangrovo kaj arbustaro. Maskloj, kiuj estas pli grandaj kaj migras pli frue printempe, preferas vintrumi en blanka mangrovo, kaj povas kaj gajnas pezon dumvintre. Inoj vintrumas en la aliaj pli sekaj kaj malpli manĝoriĉaj habitatoj. Akvoparulioj kiuj vintrumas en ruĝa kaj nigra mangrovoj povas pluhavi la korpopezon tra vintro sed perdas pezon en arbustaro.

Reproduktado

La reprodukta habitato de la Akvoparulio estas humidaj arbaroj ĉe akvo, de kio venas la nomo de la specio. Ili nestumas en stumpo aŭ inter arboradikoj, kie la ino demetas 3 al 6 ovojn, kiuj estas kremo- aŭ sablo-koloraj, kun brunaj kaj grizaj punktoj. Tiuj ovoj estas demetataj en tasforma nesto konstruita el folioj, arboŝeleroj kaj radiketoj.

Dieto

La Akvoparulio estas surgrundema manĝanto, kiu nutras sin per insektoj, moluskojn kaj krustuloj trovitaj inter folirubaĵoj.

Voĉo

Ties kanto estas laŭta sŭii sŭii ĉit ĉit ŭiideliŭ, kaj la alvoko estas akra ĉink.

Notoj

  1. Eaton, S. W. (1995)Northern Waterthrush (Seiurus noveboracensis), The Birds of North America Online. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 2008-04-16.
  2. Smith et al. (2008)

Referencoj

  • Cassidy, James (ed.) Book of North American Birds. Reader's Digest: 1990. ISBN 0-89577-351-1.
  • Curson, Quinn kaj Beadle, New World Warblers ISBN 0-7136-3932-6
  • Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica ISBN 0-8014-9600-4
  • Smith, J. A. M., Reitsma, L. R., Rockwood, L. L. & Marra, P. P. 2008. Roosting behavior of a Neotropical migrant songbird, the northern waterthrush Seiurus noveboracensis, during the non-breeding season. Journal of Avian Biology 39: 460-465.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Akvoparulio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomionAkvoparulio Akvoparulio fare de Louis Agassiz Fuertes
Akvoparulio fare de Louis Agassiz Fuertes

La Akvoparulio aŭ Norda akvoturdo (Seiurus noveboracensis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj malgranda genro de Seiurus. Ĝi estas unu el la plej grandaj membroj de la familio. Ĝi reproduktiĝas en la norda parto de Nordameriko en Kanado, kaj en la nordo de Usono, (en areoj inklude Alaskon). Tiu birdo estas migranta, kaj vintrumas en Centrameriko, Karibio kaj Florido; ankaŭ en Venezuelo, Kolombio kaj Ekvadoro. Ĝi estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo; ankaŭ en aliaj sudamerikaj landoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO