dcsimg

Aix (genro) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Aix estas genro de birdoj kiu enhavas du speciojn de anasoj: nome la Arbanaso (Aix sponsa), kaj la Mandarenanaso (Aix galericulata).

Tiu genro apartenas al la familio de Anasedoj en la akvabirda ordo de Anseroformaj. Ili estis iam lokigitaj en la "Kairinenoj", parafiletika grupo iome intermeza inter tadornoj kaj plaŭdanasoj, kaj ne estas klara ĉu ili estu lokigitaj en la subfamilioj de la Anasenoj (plaŭdanasoj) aŭ en tiu de la Tadornenoj (tadornoj).[1][2]

Ambaŭ specioj estas ĝenerale konsiderataj tre buntaj kaj belaj, ĉefe ĉe la multkoloraj maskloj. La Arbanasoj estas specio de Nordameriko,[3] kiu loĝas ĉefe ĉe la orienta duono de Usono, kaj el suda Kanado al norda Meksiko. La Mandarenanaso estas specio de Azio loĝanta ĉefe en Japanio kaj Ĉinio, sed estas grava sovaĝiĝinta populacio en Britio kaj dise ankaŭ en aliaj lokoj de Okcidenta Eŭropo. Ambaŭ specioj migras el la nordaj partoj de siaj respektivaj teritorioj por vintrumi en la sudaj teritorioj. Ili loĝas en trankvilaj arbaraj rojoj kaj lagetoj.

Ĉe tiu genro videblas klara kaj markata seksa dimorfismo (diferencoj inter seksoj), kaj la inoj estas pli malgrandaj kaj malpli koloraj.

La Arbanaso havas korpomason de 500 – 700 g. Ĝi estas 41 – 49 cm longa, kaj havas enverguron de 73 – 75 cm. Maskloj havas ruĝajn okulojn kaj brilan plumaron. Ambaŭ seksoj havas krestajn kapojn.

La Mandarenanaso estas 41 – 49 cm longa kun 65 – 75 cm de enverguro. Ĝi havas eĉ pli brilbuntan plumaron ol la Arbanaso. La ino de Mandarenanaso estas malpli brilkolora ol la maskloj.

 src=
Mandarenanaso (Aix galericulata)

Arbanasoj konsumas malgrandajn krustulojn, insektojn, kaj plantomaterialon. La Mandarenanasoj estas ĉefe vegetaranoj.

La Arbanasoj estas reprodukte kapablaj ĉirkaŭ la aĝo de unu jaro. Ili estas monogamaj dum la sezono. Pariĝado okazas inter februaro kaj aprilo, depende de la latitudo. La ino demetas 6 al 15 ovojn, kaj la kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn. La idoj estas frumaturaj. Ili kuraĝas el la kavonesto unu tagon post eloviĝo kaj estas zorgataj de la patrino dum ĉirkaŭ 60 tagoj. La junuloj havas tre altan mortindicon. La Arbanasoj kutime vivas 3 al 4 jaroj.

Ankaŭ la Mandarenanasoj estas monogamaj. Kaj la ceremonia pariĝado kaj la plumaro estas ege altiraj. La ino demetas 9 al 12 ovojn en kavonesto, kaj poste kovas ilin dum ĉirkaŭ 30 tagoj. La patra zorgo fare de la patrino estas iom pli mallonga ĉe tiu specio, kaj daŭras ĉirkaŭ 40 tagoj.

Ambaŭ specioj estas minacataj pro habitatoperdo. Dum la homa disvolviĝo pluetendiĝas, la arbaraj areoj preferataj de tiuj anasoj plue malpliiĝas. La Mandarenanaso povas nombri malpli da 20,000.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Aix (genro): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Aix estas genro de birdoj kiu enhavas du speciojn de anasoj: nome la Arbanaso (Aix sponsa), kaj la Mandarenanaso (Aix galericulata).

Tiu genro apartenas al la familio de Anasedoj en la akvabirda ordo de Anseroformaj. Ili estis iam lokigitaj en la "Kairinenoj", parafiletika grupo iome intermeza inter tadornoj kaj plaŭdanasoj, kaj ne estas klara ĉu ili estu lokigitaj en la subfamilioj de la Anasenoj (plaŭdanasoj) aŭ en tiu de la Tadornenoj (tadornoj).

Ambaŭ specioj estas ĝenerale konsiderataj tre buntaj kaj belaj, ĉefe ĉe la multkoloraj maskloj. La Arbanasoj estas specio de Nordameriko, kiu loĝas ĉefe ĉe la orienta duono de Usono, kaj el suda Kanado al norda Meksiko. La Mandarenanaso estas specio de Azio loĝanta ĉefe en Japanio kaj Ĉinio, sed estas grava sovaĝiĝinta populacio en Britio kaj dise ankaŭ en aliaj lokoj de Okcidenta Eŭropo. Ambaŭ specioj migras el la nordaj partoj de siaj respektivaj teritorioj por vintrumi en la sudaj teritorioj. Ili loĝas en trankvilaj arbaraj rojoj kaj lagetoj.

Ĉe tiu genro videblas klara kaj markata seksa dimorfismo (diferencoj inter seksoj), kaj la inoj estas pli malgrandaj kaj malpli koloraj.

La Arbanaso havas korpomason de 500 – 700 g. Ĝi estas 41 – 49 cm longa, kaj havas enverguron de 73 – 75 cm. Maskloj havas ruĝajn okulojn kaj brilan plumaron. Ambaŭ seksoj havas krestajn kapojn.

La Mandarenanaso estas 41 – 49 cm longa kun 65 – 75 cm de enverguro. Ĝi havas eĉ pli brilbuntan plumaron ol la Arbanaso. La ino de Mandarenanaso estas malpli brilkolora ol la maskloj.

 src= Mandarenanaso (Aix galericulata)