Campylorhynchus estas genro de birdoj de la familio de trogloditedoj kiuj loĝas en Ameriko. Ili havas longajn maldikajn bekojn kaj ĝenerale kolormarkitajn kapojn nome brunan kronon, pli helan superokulan strion kaj pli malhelan traokulan strion, kvankam ekzemple la Blankakapa kampilorinko havas, kiel la nomo indikas, tute blankan kapon. Kiel ĉe aliaj trogloditedoj temas pri ĝenerale brunaj birdoj, pli malhele supre, sed malkiel ĉe aliaj genroj, plej parto de la membroj de tiu genro estas tre punktitaj kaj supre kaj sube.