dcsimg

Nana kurlo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nana kurlo, Numenius minutus estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj. Ĝi estas tre parenca al nordamerika Eskimokurlo.

Disvastiĝo

Ĝi estas tre eta kurlo, kiu reproduktiĝas ekstreme norde de Siberio. Temas pri tre migranta birdo, kiu vintras en Aŭstralazio, ĉefe en norda -kaj iome en orienta- Aŭstralio, sed ankaŭ en suda Novgvineo kaj pli malofte en NovzelandoTasmanio. En Aŭstralio ili moviĝas laŭ la pluva sezono. Ĝi estas tre rara vagulo en okcidenta Eŭropo.

Aspekto

La Nana kurlo, Numenius minutus, estas tre eta kurlo, malpli granda -inter 30 kaj 34 cm kun enverguro de 57 ĝis 63 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 150 g- ol la Orpluvio, sed tamen nekonfuzebla membro de tiu grupo de vadbirdoj. Ĝi estas ĉefe grizbruna, tre punktita, inkludante la subflugilojn, kun blanka ventro, eta -ĉirkaŭ 5 cm, la plej mallonga inter kurloj- subenkurvita beko -rozklora sube- kaj longa fajna kolo. Ĝi montras bildan kapon kiel la Malgranda kurlo, kun malhela krono kaj helaj superokulaj strioj. La longaj kruroj estas blugrizaj. La ino estas iomete pli granda.

Kutimoj

La Nana kurlo, Numenius minutus, reproduktiĝas en izolitaj kolonioj en arbara maldensejoj kaj en rivervaloj el majo ĝis aŭgusto. La nesto estas truo surplanka. Maskloj montras flugajn kaj voĉalvokajn ceremoniojn kiel aliaj kurloj. La ino demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj.

Ĝi vintras en la interno, ĉefe en norda Aŭstralio, ĉe herbejoj, terkulturejoj aŭ proksime de fluanta akvo. Ĝenerale la specio preferas sekejojn de marĉoj kaj eĉ ĉeestas proksimecon de urboj dum migrado -ĉefe ja ties alveno- kaj vintrado. Ĝi estas socia birdo, formanta diversgrandajn arojn. Tiu specio manĝas per tuŝoprobado de milda koto por preni etajn senvertebrulojn, sed ankaŭ semojn kaj berojn. Se alarmita, ĉu streĉiĝas ĉu kaŭriĝas surplanke. La voĉalvoko estas repetita fajfado. Voĉo estas iu “ĉu-ĉu”. Ĉu ili volas ion demandi?

Aliaj specioj

Tiu estas la plej eta el la kurloj kaj inter ili ĝi estas simila, sed multe pli malgranda ol la Malgranda kurlo, N. phaeopus, kun beko pli maldika, mallonga kaj malpli kurvita. Laŭ grando estas pli simila al Siberia orpluvio, Pluvialis fulva, sed pli fajna kaj kun pli longaj kruroj. La Nana kurlo, Numenius minutus, troviĝas tre ofte en miksitaj aroj kun laiaj vadbirdoj.

Referenco

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nana kurlo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nana kurlo, Numenius minutus estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj. Ĝi estas tre parenca al nordamerika Eskimokurlo.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO