dcsimg

Forkovosta petrelo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Forkovosta petrelo, Oceanodroma furcata, estas malgranda birdospecio de la familio de Hidrobatedoj. Ĝi nomiĝas tro simile al la Forkvosta petrelo, Oceanodroma leucorhoa, samgenra, sed oni evitu konfuzon. En la listo de "Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj" tiu lasta aperas laŭ tiu nomo, sed la komunaj nomoj en diversaj lingvoj kaj ĉefe en la latina scienca nomo de la Oceanodroma furcata sugestas saman nomon, kio eble solveblos per aldono aŭ nealdono de la finaĵo -o en la unua radiko.

Ĝi estas 20–23 cm longa, kun enverguro de 46 cm. Ĝi estas la ununura ŝtormopetrelo tiom griza.

En Nordameriko, ili reproduktiĝas sur insuloj de Aleutoj ĉe Alasko, Usono, kaj sur insuloj ĉe la marbordoj de Brita Kolumbio en Kanado kaj ĉe la Pacifika Nordokcidento en Usono. La Forkovosta petrelo reproduktiĝas ankaŭ sur la Kuriloj ĉe Kamĉatko. Tiu birdospecio reproduktiĝas en rokfendoj aŭ malgrandaj nestotruoj en milda tero, kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallonga trenado al la nestotruo. Ĝi estas kolonia nestumanto.

 src=
La forkoforma vosto estas pli facile vidata el supre.
 src=
Forkovosta petrelo, Insulo St. Lazaria, Alasko, montrante la forkoforman voston.

Ili pasas la reston de la jaro ĉemare, kutime ĉe plej malvarmaj akvoj. Ili povas esti bone vidataj ĉeborde de la marbordo de Pacifiko en centra Kalifornio ĉe la flanko de Nordameriko, kaj ĝis Japanio en la flanko de Azio.

Tiu holarktisa specio manĝas ĉefe planktonajn krustulojn, malgrandajn fiŝojn kaj kalmarojn. Ili prenas ankaŭ internaĵojn. Ili manĝas simile al aliaj ŝtormopetreloj, nome plukante manĝerojn el la akva surfaco dumfluge. La birdo sekvas ŝipojn.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Forkovosta petrelo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Forkovosta petrelo, Oceanodroma furcata, estas malgranda birdospecio de la familio de Hidrobatedoj. Ĝi nomiĝas tro simile al la Forkvosta petrelo, Oceanodroma leucorhoa, samgenra, sed oni evitu konfuzon. En la listo de "Komunlingva nomaro de eŭropaj birdoj" tiu lasta aperas laŭ tiu nomo, sed la komunaj nomoj en diversaj lingvoj kaj ĉefe en la latina scienca nomo de la Oceanodroma furcata sugestas saman nomon, kio eble solveblos per aldono aŭ nealdono de la finaĵo -o en la unua radiko.

Ĝi estas 20–23 cm longa, kun enverguro de 46 cm. Ĝi estas la ununura ŝtormopetrelo tiom griza.

En Nordameriko, ili reproduktiĝas sur insuloj de Aleutoj ĉe Alasko, Usono, kaj sur insuloj ĉe la marbordoj de Brita Kolumbio en Kanado kaj ĉe la Pacifika Nordokcidento en Usono. La Forkovosta petrelo reproduktiĝas ankaŭ sur la Kuriloj ĉe Kamĉatko. Tiu birdospecio reproduktiĝas en rokfendoj aŭ malgrandaj nestotruoj en milda tero, kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallonga trenado al la nestotruo. Ĝi estas kolonia nestumanto.

 src= La forkoforma vosto estas pli facile vidata el supre.  src= Forkovosta petrelo, Insulo St. Lazaria, Alasko, montrante la forkoforman voston.