dcsimg

Ruĝfrunta koturno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝfrunta koturno (Odontophorus erythrops) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

Ofte oni konsideris ke ĝi inkludas la parencan specion de la Nigrorela koturno, O. melanotis. Krome ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome O. speciosus, Kolombianda koturno, O. hyperythrus kaj Nigradorsa koturno, O. melanonotus.

Aliflanke la raso parambae estis foje konsiderata distinga specio.

Fakte oni agnoskas du subspeciojn:

  • parambae Rothschild, 1897 – Pacifika deklivaro de Kolombio suden al okcidenta Ekvadoro; eble ankaŭ en orienta Panamo.
  • nomiga erythrops Gould, 1859 - sudorienta Ekvadoro.

Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ humidaj montararbaroj.

Tiu specio havas nigrajn kronon, nukon, dorson kaj gorĝareon (kun interna tre blanka kaj kontrasta zono). La subaj partoj estas ruĝecbrunaj. Kaj same estas ruĝecbrunaj frunto kaj superokula strizono al la kolflankoj. La ruĝeca frunto nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie estas kunmetaĵo de du radikoj el antikva greka kun signifo respektive de “ruĝa” kaj “frunto”. Ankaŭ la beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ruĝfrunta koturno: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝfrunta koturno (Odontophorus erythrops) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

Ofte oni konsideris ke ĝi inkludas la parencan specion de la Nigrorela koturno, O. melanotis. Krome ĝi povus estis samspecifa kun tri aliaj specioj, nome O. speciosus, Kolombianda koturno, O. hyperythrus kaj Nigradorsa koturno, O. melanonotus.

Aliflanke la raso parambae estis foje konsiderata distinga specio.

Fakte oni agnoskas du subspeciojn:

parambae Rothschild, 1897 – Pacifika deklivaro de Kolombio suden al okcidenta Ekvadoro; eble ankaŭ en orienta Panamo. nomiga erythrops Gould, 1859 - sudorienta Ekvadoro.