La Ruĝecventra ortalo aŭ Ruĝecventra ĉaĉalako (Ortalis wagleri) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.
Ĝi troviĝantas nur en nordokcidenta Meksiko (sudo de Sonora, Sinaloa, nordokcidente de Durango, okcidente de Nayarit kaj nordokcidente de Jalisco).[1] Ties natura habitato estas ĉefe subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj ankaŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Kvankam ĝenerale ili troviĝas je ĝis malpli ol 1300 super msm, ili alvenas foje ĝis 2000 msm.[1]
Ŝajne sude de Sinaloa la ovodemetado okazas ĉefe en junio, kaj iom malpli en majo kaj julio. Ĝenerale la ovokvanto estas de tri ovoj.[1]
Ili manĝas fruktojn en la arboj.[1]
Temas pri grizecbruna ĉaĉalako kiu montras ruĝecan ventron anstataŭ blankecan malkiel multaj aliaj samgenranoj. La fortaj kruroj estas grizaj kaj en kapo montras flavecajn ĉirkaŭokulan haŭtaĵon kaj mentonsakon. La granda vosto estas malhela kun ruĝecaj pintoj en eksteraj vostoplumoj.
La Ruĝecventra ortalo aŭ Ruĝecventra ĉaĉalako (Ortalis wagleri) estas specio de birdoj de la familio Kracedoj parenca de la aŭstralaziaj nestamasuloj.