Teacoj (Theaceae) estas lignecaj, ĉiamverdaj plantoj kun disaj folioj. La familio enhavas ĉirkaŭ 600 tropikajn kaj subtropikajn speciojn en ĉirkaŭ 35 genroj. Ili kreskas en la montaraj arbaroj, en la suba folizono. Ili havas ledecan, brilan, segilrandajn foliojn. La floroj estas blankaj, flavaj aŭ rozaj kaj staras ĝenerale unuope en la akselo de la folioj. La floroj estas ĉiam radisimetriaj sed tre diversaj en la familio. Gravas ekonomie la genro de kamelio (inkluzivante la tearbedojn).