La Bignoniacoj, en latina scienca nomo Bignoniaceae, aŭ bignonioj, estas familio de florplantoj de la ordo Lamialoj.[1] Oni ne certas al kiu el la aliaj familioj de la ordo ĝi estas plej proksime rilata.[2]
Preskaŭ ĉiu el la Bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu reboj aŭ arbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea.[3] Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.[4]
Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.[4]
La Bignoniacoj, en latina scienca nomo Bignoniaceae, aŭ bignonioj, estas familio de florplantoj de la ordo Lamialoj. Oni ne certas al kiu el la aliaj familioj de la ordo ĝi estas plej proksime rilata.
Preskaŭ ĉiu el la Bignoniacoj estas lignoplantoj, sed kelkaj estas preskaŭlignaj, ĉu reboj aŭ arbustoj. Kelkaj pliaj estas herboj de habitatoj de alta montano, en tri nuraj herbaj genroj: Tourrettia, Argylia, kaj Incarvillea. Tiu familio inkludas multajn lianojn. La plej granda tribo en la familio, nome Bignonieae, konsistas ĉefe el lianoj kaj elstaras pro sia unika anatomio.
Tiu familio havas preskaŭ kosmopolitan distribuon, sed estas ĉefe tropika, kun kelkaj specioj indiĝenaj de moderklimataj areoj. Ties plej granda diverseco estas en norda Sudameriko.