dcsimg
Image of Brazilian golden vine
Creatures » » Plants » » Dicotyledons »

Barbados Cherry Family

Malpighiaceae

Malpigiacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Malpigiacoj (Malpighiaceae) estas plantfamilio en la ordo de la Malpigialoj (Malpighiales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida). La ĉirkaŭ 1300 specioj hejmiĝas ĉefe en la tropikoj de Sudameriko. La familio verŝajne ekiĝis en la kretaceo antaŭ ĉirkaŭ 68 milionoj da jaroj en Sudameriko.

Priskribo

Plej ofte la specioj el tiu familio estas lignaj plantoj: arbustoj, arboj kaj lianoj, sed ankaŭ multjaraj herbaj plantoj. La simpla folioj estas plej ofte kontraŭsidantaj. Stipuloj ekzistas.

Ekzistas kvar sepaloj kaj kvin petaloj, kiu estas kun tigetoj (t. n. „najlitaj petaloj“). La floroj entenas du ĝis 15, plej ofte kvin ĝis dek stamenoj. Du ĝis kvin, plej ofte tri karpeloj estas kunkreskinta al hipoginaj ovarioj. Ofte la fruktoj havas ankoraŭ sepalojn kaj stamenojn.

Enhavosubstancoj

  • La oleglandoj montras la specialiĝon. Plantoj, kiu ofertas polenojn al siaj polenigantoj, estas rigardatataj el praa evoluŝtupo. La oleo estas kolektata de inaj oleabeloj, kiuj kolektas ĝin kune kun polenoj por nutri iliajn idojn.
  • La planto akumuliĝas venenajn ŝtofojn, kiuj estas uzataj por kapti fiŝojn.

Sistematiko kaj disvastigo

La plantfamilio de la Malpigiacoj ekestis en 1789 de Antoine Laurent de Jussieu en Genera Plantarum, p. 252 sub la nomo „Malpighiae“. tipogenro estas Malpighia L.[1]

La sistematiko de la familio estis diskutata de diversaj aŭtoroj diversmaniere en subfamilioj ka triboj. Ekde 2010 ĝi estas dividita en du subfamilioj kun 64 ĝis 68 genroj kaj 1250 ĝis 1300 specioj:

  • Subfamilio Malpighioideae Burnett: dividita en la triboj Tricomarieae Nied., Hiraeeae Griseb., Rhynchophoreae Arènes, Banisterieae DC., Gaudichaudieae Horan. .
  • Subfamilio Byrsonimoideae W.R.Anderson: kunla triboj Byrsonimeae W.R.Anderson kun la tri genroj Blepharandra Griseb., Byrsonima Rich. ex Kunth, Diacidia Griseb..

La familio Malpigiacoj entenas jenaj genroj:[2][3]

 src=
fruktoj de acerolo
  • Malpighiodes Nied.
  • Mascagnia (Bertero ex DC.) Colla (Sin.: Triopterys L., Triopteris L. orth. var.): La ĉirkaŭ 45 specioj el la nordo de Meksikio ĝis la nordo de Argentino kaj sudorienta Brazlo kasj Karaibio.[4]
  • Mcvaughia W.R.Anderson ĝi enhavas nur unu specio :
  • Mezia Schwacke ex Nied. (Sin.: Stenocalyx Turcz.)
  • Microsteira Baker
  • Mionandra Griseb. (Sin.: Brittonella Rusby)
  • Niedenzuella W.R.Anderson
  • Peixotoa A.Juss.
  • Peregrina W.R.Anderson
  • Philgamia Baill.
  • Psychopterys W.R.Anderson & S.Corso
  • Pterandra A.Juss.
  • Ptilochaeta Turcz.
  • Rhynchophora Arènes
  • Ryssopterys Blume ex A.Juss. (Sin.: Rhyssopterys Blume ex A.Juss. orth. var.)
  • Spachea A.Juss. (Sin.: Meckelia (Mart. ex A.Juss.) Griseb.): De ĉ 6 specioj 5 estas el la ebenaĵoj de Kostarikokaj Nikarakvo kaj Kubo.[3]
  • Sphedamnocarpus Planch. ex Benth. & Hook. f. (Sin.: Banisterioides Dubard & Dop, Tricomariopsis Dubard}
  • Stigmaphyllon A.Juss. (Sin.: Brachypterys A.Juss.): Sie enthält etwa 100 Arten.
  • Tetrapterys Cav. (Sin.: Adenoporces Small, Tetrapteris Cav. orth. var.)Triopterys
  • Thryallis Mart. (Sin.: Hemsleyna Kuntze, Henlea Griseb.)
  • Triaspis Burch.
  • Tricomaria Gillies ex Hook. & Arn.
  • Tristellateia Thouars (Sin.: Agoneissos Zoll. ex Nied., Platynema Wight & Arn., Zymum Thouars)
  • Verrucularia A.Juss. (Sin.: Verrucularina Rauschert)

Fontoj

Referencoj

  1. Malpigiacoj ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. Malpigiacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Charles C. Davis, William R. Anderson: A complete phylogeny of Malpighiaceae inferred from nucleotide sequence data and morphology. In: American Journal of Botany, Volume 97, Issue 12, 2010, S. 2031–2048. COI:10.3732/ajb.1000146 Volltext-PDF.
  4. Malpighiaceae – Beschreibung der Familie, Taxonomie, Phylogenese und Nomenklatur - eine Webseite des University of Michigan Herbarium; hauptsächlich nach Charles C. Davis, William R. Anderson 2010, mit neueren Ergänzungen.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Malpigiacoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Malpigiacoj (Malpighiaceae) estas plantfamilio en la ordo de la Malpigialoj (Malpighiales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida). La ĉirkaŭ 1300 specioj hejmiĝas ĉefe en la tropikoj de Sudameriko. La familio verŝajne ekiĝis en la kretaceo antaŭ ĉirkaŭ 68 milionoj da jaroj en Sudameriko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO