dcsimg

Malvaloj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La malvaloj (latine Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj plantoj. La ordo entenas 10-12 familiojn, 338 genrojn kaj 6005 speciojn.

Karakterizaĵoj

La folioj staras dise, la foliangioj disvojas polmoforme. Ili ofte havas stipulojn, sed tiuj ne estas okulfrapaj. Oftas la stel- aŭ penikforma pileco.

La floroj estas duseksaj, kun plej ofte radia simetrio, la petaloj lokiĝas en la floro helice, kio estas videbla eĉ ĉe duonmalfermita floro. Ili havas 5-5 sepalojn kaj petalojn. Multaj stamenoj teorie lokiĝas en du rondoj, sed la ekstera ofte elfalas, la internaj stamenoj multobliĝas eksteren (centrifuge). La filamentoj ofte grupiĝas (grupaj stamenoj) aŭ kunkreskas al tubeto, kiu ĉirkaŭas la pistilon. La stiluso estas longa, la ovario estas suprastara, la placentacio de la ovuloj estas centra-angula.

La frukto estas kapsulo, ofte dorna; la grajnoj aŭ la interno de la ovario estas pila.

Ili ofte akumulas laktosukon aŭ mukomaterialojn.

Familioj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Malvaloj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La malvaloj (latine Malvales) estas planta ordo el la dukotiledonaj plantoj. La ordo entenas 10-12 familiojn, 338 genrojn kaj 6005 speciojn.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO