dcsimg

Gundelia ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gundelia estas genro en la familio asteracoj, kies specioj estas dornaj, kardo-similaj angiospermoj. Ĝi estas trovebla en la semi-dezertaj areoj de Sirio, Israelo, Jordanio, Irako, Irano, Azerbajĝano, Armenio kaj Anatolio.

Gundelia tournefortii

Precipe gravas la specio Gundelia tournefortii, kiu rikoltis median famon en 1998, kiam ĝiaj poleneroj estis trovitaj en abundo en la Mortotuko de Torino. Funkciante kiel aserto pri ties deveno, estis sugestite ke tiu dorna planto estis uzita por la dornokrono de Jesuo.

La folioj, tigoj, radikoj, kaj rudimentaj florburĝonoj de G. tournefortii, estas konataj kiel falokardoj, estas manĝeblaj kiam ili unuafoje ĝermas en la frua printempo (februaro-marto). La planto iĝas laŭstadie pli seka dum la somero, ĝi forlasas flavajn kolorojn kaj kreskigas pikilojn. Antaŭ pereo, ĝi malfiksas sin de la radiko por esti puŝita ĉirkaŭe per la vento kaj disigi siajn semojn por la rikolto de la sekvanta jaro. Konataj kiel akub en la araba, araboj uzas ĝin por manĝaĵo kaj resanigaj celoj.

Ĝi estas kolektita en natura medio de islamaj kaj kristanaj palestinanoj, druzoj (palestinaj, libananoj, irakanoj kaj sirianoj), kaj sefardoj en Israelo. Ĝi estas vendata en merkatoj en Israleo, Sirio, Irako kaj Libano, kiujn ĝi ankaŭ kolektis en natura medio en Turkio. Inter arabaj civitanoj de Israelo el la nordo de la lando, populara plado uzanta la planton konsistas el la sendornigitaj kapoj kovritaj per viandetoj kaj oliv-oleo kaj poste frostitaj, kaj tiam bol-etitaj kun citronsuko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Gundelia: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Gundelia estas genro en la familio asteracoj, kies specioj estas dornaj, kardo-similaj angiospermoj. Ĝi estas trovebla en la semi-dezertaj areoj de Sirio, Israelo, Jordanio, Irako, Irano, Azerbajĝano, Armenio kaj Anatolio.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO