dcsimg

Kanbufo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Kanbufo[mankas fonto] (Rhinella marina), estas granda, surterema bufospecio kiu estas indiĝena de Centra Ameriko kaj Sudameriko, sed estis ankaŭ enmetitaj en kelkaj insuloj de Oceanio kaj de Karibio same kiel ĉe norda Aŭstralio. Ĝi estas membro de la genro Rhinella sed estis iam en la genro Bufo, kiu inkludas multajn diversajn verajn bufo-speciojn troviĝantajn tra Centra Ameriko kaj Sudameriko. La Kanbufo estas fekundega reproduktulo; inoj demetas ununuran frajon kun miloj da ovoj. Ties reprodukta sukceso estas parte pro ties oportunema manĝo: ĝi havas dieton, malkutime inter ranoj, kaj de mortinta kaj de viva materialo. Plenkreska averaĝo estas de 10–15 cm de longo; la plej granda registrita specimeno pezas 2.65 kg kun longo de 38 cm el muzelo al kloako.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO