La Vulpoposumo nome vulpo posumo aŭ Kutima penikvosta posumo (Trichosurus vulpecula, el la greka por "harecvosta" kaj latina por "vulpeto", iam en la genro Phalangista[1]) estas noktula, duon-arboloĝanta marsupiulo de la familio Falangeredoj, indiĝena de Aŭstralio, kaj la plej granda el la posumoj.
Kiel ĉe plej posumoj, la Vulpoposumo estas noktula. Ĝi estas ĉefe folimanĝanto, sed ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ratoj. En plej aŭstraliaj habitatoj, folioj de eŭkaliptoj estas grava parto de la dieto sed rare la unika manĝero. La vosto estas kaptila kaj nuda sube. Estas kvar kolorvarioj: arĝento-griza, bruna, nigra kaj orkolora.[2]
Ĝi estas la marsupiulo de Aŭstralio plej ofte vidata de urbanoj, ĉar ĝi estas unu el malmultaj kiuj vagadas tra urboj, same kiel ĉe ampleksa gamo de naturaj kaj hom-modifitaj medioj. Ĉe homaj setlejoj, tiuj posumoj estas inventemaj kaj pretaj manĝi per likado el fruktarboj, vegetalaj ĝardenoj kaj eĉ el kuirejoj.
En Novzelando, kie ĝi estis enmetita en la 19a jarcento, ĝi estas grava agrikultura kaj porkonservada plago.
La Vulpoposumo nome vulpo posumo aŭ Kutima penikvosta posumo (Trichosurus vulpecula, el la greka por "harecvosta" kaj latina por "vulpeto", iam en la genro Phalangista) estas noktula, duon-arboloĝanta marsupiulo de la familio Falangeredoj, indiĝena de Aŭstralio, kaj la plej granda el la posumoj.
Kiel ĉe plej posumoj, la Vulpoposumo estas noktula. Ĝi estas ĉefe folimanĝanto, sed ĝi manĝas ankaŭ malgrandajn mamulojn kiaj ratoj. En plej aŭstraliaj habitatoj, folioj de eŭkaliptoj estas grava parto de la dieto sed rare la unika manĝero. La vosto estas kaptila kaj nuda sube. Estas kvar kolorvarioj: arĝento-griza, bruna, nigra kaj orkolora.