Nigra aronio (Aronia melanocarpa) estas planto el la familio de rozacoj (Rosaceae).
La planto estas arbusto, kiu atingas altecon de 1 ĝis 2 m kaj estas al felta aronio Aronia arbutifolia ĉe la foliaro kaj floroj tre simila, ĉe kio la komencaj haretoj baldaŭ malaperas. La foliaro malpli brilas.
Ĝi floras de majo ĝis junio (de julio ĝis aŭgusto). La floroj estas duseksaj.
La floroj estas polenataj de insektoj.
Maturaj beroj estas nigraj kaj brilaj. Ili baldaŭ defalas post la maturiĝo en aŭtuno. La fruktoj gustas acerbe dolĉe.
Semoj maturiĝas de oktobro ĝis decembro.
La planto estas hejma en nordorienta Usono.
Konataj kulturaj formoj estas Nero kaj Viking.
La fruktoj estas uzataj por la produktado de ĵeleo, marmeladoj, sukoj, vino kaj likvoro.
La unua parto de la scienca nomo Arónia devenas el la greka vorto αρωνια (arōnía) „mespilo“, kiu apartenas al la vorto αρια (aría) „alizo“. Ĉi tiu nomo estis transprenata sur genron el norda Ameriko.[1]
La dua parto de la scienca nomo melanocarpa (maskle melanocárpus) „nigrafrukta“ devenas de la greka vorto μελαγκαρπος (melágkarpos), kiu apartenas al la du vortoj μελας (mélas) „nigra“ kaj καρπος (karpós) „frukto“.[2]