Syzygium malaccense, malaka jamboso, malaka sizigio aŭ malaja rozpomo (sinonimo: Eugenia malaccensis) estas arbo el la familio de Mirtacoj.
Ĝi estas ĉiamverda arbo, funde disbranĉiĝanta, ĝis 25 m alta kun rekta trunko kaj globoforma aŭ cilinroforma densa krono. La kontraŭsidaj, ledaj folioj estas malhelverdaj, ovalaj – oblongaj, kun pinta fino kaj 12-45 × 5-20 cm grandaj. la folioj estas je la supra flanko malhelverdaj kaj brilaj. La tigoj estas 0,5-2 cm longaj. La floraroj sidas ĉe la trunko kaj dikaj branĉoj (trunkoflorado) kaj konsistas el ĝis 12 floroj.
La violkoloraj aŭ malhelruĝaj floroj estas 5-7,5 cm larĝaj kaj konsistas el 5 verdaj sepaloj kaj ofte persikruĝaj ĝis malhelruĝaj (kelktempe blankaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj) petaloj. Meze de la floro estas tre multaj okulfrapaj, ĝis 4 cm longaj stamenoj samkolora kiel la floro. La stamenoj portas flavajn anterojn.
La frukto estas longeca, pirformaj aŭ sonorilformaj, laŭlonge ripataj kaj 5-12 × 2,5-7,5 cm grandaj. Je la fino de la frukto estas niĉo, kie sidis la kaliko. La maldika ŝelo estas glata, brila, vakseca kaj fariĝas dum la maturiĝo rozkolora, brunruĝa aŭ ruĝa. La blanka suketa fruktokarno havas milde acidan, pomecan kaj malmulte aroman guston. La fruktoj estas sensemaj aŭ enhavas unu aŭ du globofomaj semoj, kiuj estas 1,6-2 cm longaj.
La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ prilaborataj al kompoto, deserto kaj ĵeleo. En Portoriko oni faras fruktvinon el la malaja rozpomo. La folioj kaj floroj estas manĝataj kiel legomo.
La malaja rozpomo estas indiĝena en Malajzio, sed kultivata ĉie en la Tropikoj.
Syzygium malaccense, malaka jamboso, malaka sizigio aŭ malaja rozpomo (sinonimo: Eugenia malaccensis) estas arbo el la familio de Mirtacoj.
arbo en HavajoĜi estas ĉiamverda arbo, funde disbranĉiĝanta, ĝis 25 m alta kun rekta trunko kaj globoforma aŭ cilinroforma densa krono. La kontraŭsidaj, ledaj folioj estas malhelverdaj, ovalaj – oblongaj, kun pinta fino kaj 12-45 × 5-20 cm grandaj. la folioj estas je la supra flanko malhelverdaj kaj brilaj. La tigoj estas 0,5-2 cm longaj. La floraroj sidas ĉe la trunko kaj dikaj branĉoj (trunkoflorado) kaj konsistas el ĝis 12 floroj.
La violkoloraj aŭ malhelruĝaj floroj estas 5-7,5 cm larĝaj kaj konsistas el 5 verdaj sepaloj kaj ofte persikruĝaj ĝis malhelruĝaj (kelktempe blankaj, flavaj aŭ oranĝkoloraj) petaloj. Meze de la floro estas tre multaj okulfrapaj, ĝis 4 cm longaj stamenoj samkolora kiel la floro. La stamenoj portas flavajn anterojn.
La frukto estas longeca, pirformaj aŭ sonorilformaj, laŭlonge ripataj kaj 5-12 × 2,5-7,5 cm grandaj. Je la fino de la frukto estas niĉo, kie sidis la kaliko. La maldika ŝelo estas glata, brila, vakseca kaj fariĝas dum la maturiĝo rozkolora, brunruĝa aŭ ruĝa. La blanka suketa fruktokarno havas milde acidan, pomecan kaj malmulte aroman guston. La fruktoj estas sensemaj aŭ enhavas unu aŭ du globofomaj semoj, kiuj estas 1,6-2 cm longaj.
La fruktoj estas manĝataj freŝe aŭ prilaborataj al kompoto, deserto kaj ĵeleo. En Portoriko oni faras fruktvinon el la malaja rozpomo. La folioj kaj floroj estas manĝataj kiel legomo.
La malaja rozpomo estas indiĝena en Malajzio, sed kultivata ĉie en la Tropikoj.
juna planto en Havajo juna planti en la Botanika Ĝardeno de TU Delft floroj