Suloformaj Fregatedoj
Suledoj
Falakrokorakedoj
Anhingedoj
La ordo Suloformaj (nome "Falakrokorakoformaj" fare de Christidis & Boles 2008) estas ordo proponita de Internacia Ornitologista Unuiĝo.[1] Rilate al ĵusa pruvaro ke la tradiciaj Pelikanoformaj estas polifiletika,[2] oni sugestis, ke la grupo disiĝu por montri la verajn evoluajn rilatojn.
Sistematiko kaj evoluo
El la familioj de Pelikanoformaj, nur la Pelikanedoj, Balenocipitedoj, kaj la Skopedoj restas. La tropikbirda familio Faetonedoj estis movita al sia propra ordo Faetonoformaj. Genetikaj analizoj ŝajne montras ke la Pelikanoformaj estas fakte tre proksime rilataj al la Ardeedoj kaj al la Treskiornitedoj. Pri la Suloformaj, ŝajne ili estas nur demalproksime rilataj al la nunaj Pelikanoformaj.[3] Laŭ la Taksonomio Hackett, kolimboj, pingvenoj, cikonioj, same kiel Suloformaj kaj Pelikanoformaj, ĉiuj ŝajne evoluis el komuna praulo. Oni sugestis proponitan superordon Grandaj akvobirdoj.[4]
En sia mejloŝtona verko de 2008 nome Systematics and Taxonomy of Australian Birds, la aŭstraliaj ornitologoj Les Christidis kaj Walter E. Boles stampis la nomon Falakrokorakoformaj por la grupo pro la multe pli granda nombro de specioj de kormoranoj (Falakrokorakedoj) inter naivuloj kaj suloj (Suledoj), post la formovo de pelikanoj al Cikonioformaj.[5] Tamen tio ne estis amplekse akceptita.
En 1994, la usona ornitologo Walter J. Bock verkis ke la nomo Suloidea estis uzata konstante kiel termino por superfamilio enhavanta ambaŭ familiojn, kaj tiele "Suledoj" kaj ne "Falakrokorakedoj" havu prioritaton en ĉiu ajn aranĝo enhavanta ambaŭ genrojn.[6]
En 2010, la AOU adoptis la terminon Suloformaj por la taksono.[7] La IOC sekvis en 2011.[8]
En 1994, Martyn Kennedy kaj kolegoj konstruis laŭkutimaran datumbazon, kun rezultanta arbo montranta altan nivelon de kongruo kun la ekzistanta filogenikon baze sur genetiko aŭ morfologio. Ĝi montris la sagobirdojn kiel frata grupo de la kormoranoj kaj de la tufkormoranoj, kun la suloj kaj la naivuloj, poste pelikanojn, poste fregatedojn kaj laste tropikbirdojn kiel progresive pli fruaj posteuloj.[9]
Specioj
-
Suledoj
-
Blukrura naivulo, Sula neboŭii
-
Perua naivulo, Sula variegata
-
Maskosulo, Sula dactylatra
-
Nazka naivulo, Sula granti
-
Ruĝkrura naivulo, Sula sula
-
Bruna naivulo, Sula leucogaster
-
Abota naivulo, Papasula abbotti
-
Norda sulo, Morus bassanus
-
Kaba sulo, Morus capensis
-
Aŭstralazia sulo, Morus serrator
-
Dukresta kormorano aŭ Blankakresta kormorano, Phalacrocorax auritus[10]
-
Brazila kormorano aŭ Oliveca kormorano, Phalacrocorax brasilianus (aŭ Phalacrocorax olivaceus)
-
Sulkobeka kormorano, Phalacrocorax sulcirostris
-
Granda kormorano aŭ Nigra kormorano, Phalacrocorax carbo
-
Blankabrusta kormorano, Phalacrocorax lucidus
-
Hindia kormorano, Phalacrocorax fuscicollis
-
Kaba kormorano, Phalacrocorax capensis
-
Sokotra kormorano, Phalacrocorax nigrogularis
-
Banka kormorano, Phalacrocorax neglectus
-
Teminka kormorano aŭ Japana kormorano, Phalacrocorax capillatus
-
Penika kormorano, Phalacrocorax penicillatus
-
Okulvitreca kormorano, Phalacrocorax perspicillatus - formortinta (ĉ. 1850)
-
Tufkormorano aŭ Eŭropa tufkormorano, Phalacrocorax aristotelis
-
Pelaga kormorano aŭ Bairda kormorano, Phalacrocorax pelagicus
-
Ruĝvizaĝa kormorano, Phalacrocorax urile
-
Magelana kormorano, Phalacrocorax magellanicus
-
Guana kormorano, Phalacrocorax bougainvillii
-
Flavvizaĝa kormorano, Phalacrocorax varius
-
Nigravizaĝa kormorano, Phalacrocorax fuscescens
-
Reĝa tufkormorano, Phalacrocorax carunculatus
-
Bronzkormorano aŭ Stevarta tufkormorano, Phalacrocorax chalconotus
-
Ĉathama tufkormorano, Phalacrocorax onslowi
-
Aŭklanda tufkormorano, Phalacrocorax colensoi
-
Kampbela tufkormorano, Phalacrocorax campbelli
-
Buntia tufkormorano, Phalacrocorax ranfurlyi
-
Imperia tufkormorano aŭ Bluokula tufkormorano, Phalacrocorax atriceps
-
Antarkta tufkormorano, Phalacrocorax bransfieldensis
-
Sudgeorgia tufkormorano, Phalacrocorax georgianus
-
Herdinsula tufkormorano, Phalacrocorax nivalis
-
Krozeta tufkormorano, Phalacrocorax melanogenis
-
Kergelena tufkormorano, Phalacrocorax verrucosus
-
Makvora tufkormorano, Phalacrocorax purpurascens
-
Ruĝkrura tufkormorano aŭ Ruĝkrura kormorano, Phalacrocorax gaimardi
-
Punktokormorano Phalacrocorax punctatus
-
Pita kormorano Phalacrocorax featherstoni
-
Blanknigra kormorano, Phalacrocorax melanoleucos
-
Longavosta kormorano, Phalacrocorax africanus
-
Kronkormorano, Phalacrocorax coronatus
-
Eta kormorano, Phalacrocorax niger
-
Pigmea kormorano, Phalacrocorax pygmaeus
-
Nefluga kormorano aŭ Galapaga kormorano, Phalacrocorax harrisi
Notoj
-
↑ http://www.worldbirdnames.org/n-ibises.html
-
↑ Mayr (2003)
-
↑ Kennedy et al. (2000), Mayr (2005)
-
↑ A Phylogenomic Study of Birds Reveals Their Evolutionary History. Shannon J. Hackett, et al. Science 320, 1763 (2008)
-
↑ Christidis, Les; Boles, Walter E.. (2008) Systematics and Taxonomy of Australian Birds. Canberra: CSIRO Publishing. ISBN 978-0-643-06511-6.
-
↑ Bock, Walter J. (1994). “[journal History and nomenclature of avian family-group names]”, Bulletin of the American Museum of Natural History 222, p. 1–281 [166–67]. “Se Sula kaj Phalacrocorax estas inkludata en la sama famili-nivela taksono (ekz. superfamilio), tiam Suledoj Reichenbach, 1849 (1836) (Sula Brisson, 1760) havas prioritaton prefere super Falakrokorakedoj Reichenbach, 1849-50 (1836) (Phalacrocorax Brisson, 1760), ĉar la nomo Suloidea estis konstante uzata en birda klasigo kiel superfamilia nomo. Falakrokorakedoj Reichenbach, 1849-50 (1836) povas ankoraŭ esti uzata por ĉiu ajn taksono enhavanta Phalacrocorax sed ne Sula.”.
-
↑ R. Terry Chesser, Richard C. Banks, F. Keith Barker, Carla Cicero, Jon L. Dunn, Andrew W. Kratter, Irby J. Lovette, Pamela C. Rasmussen, J. V. Remsen Jr., James D. Rising, Douglas F. Stotz kaj Kevin Winker (Julio 2010). “Fifty-First Supplement to the American Ornithologists' Union Check-List of North American Birds”, The Auk 127 (3), p. 726–44.
-
↑ Taxonomy Version 2. IOC World Bird List: Version 3.1 (2011). Alirita 15a Julio 2012.
-
↑ Kennedy, Martyn; Spencer, Hamish G.; Gray, Russell D. (1996). “Hop, step and gape: do the social displays of the Pelecaniformes reflect phylogeny?”, Animal Behaviour 51, p. 273–91. doi:10.1006/anbe.1996.0028.
-
↑ Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo