dcsimg

Tamnofiledoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Tamnofiledoj (Thamnophilidae) estas neotropisa specioriĉa kaj formoriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.

La tamnofiledoj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj kaj troviĝas ekskluzive en la tropikaj kaj subtropikaj arbaroj en Mez- kaj Sudameriko. La flugiloj de la plej multaj specioj estas rondecaj kaj mallongaj. Ilia flugarto ne estas bona. La plumaro ĉe la plej multaj specioj havas neatentigan koloron. Ruĝbruno plej oftas ĉe inoj, ĉe la maskloj grizo kaj nigro. Ili serĉas insektojn, saltetante sur la grundo. La angla nomo „Antbird“ kaj la germana „Ameisenvogel“ signifas „formikbirdo“ kaj rilatas al ĝia kutimo, sekvi la migradojn de la Migraj formikoj kaj manĝi la fuĝantajn insektojn, araneojn aŭ eĉ malgrandajn reptiliojn kaj serpentojn. Formikojn manĝas nur malmultaj specioj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Tamnofiledoj: Brief Summary ( Esperanto )

Sŭainsona formikulo, Myrmeciza longipes Sŭainsona pirigleno, Pyriglena atra Skvamdorsa formikulo, Willisornis poecilinotus Formicivora iheringi
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO