La Nordokcidenta afrika gepardo (Acinonyx jubatus hecki), konata ankaŭ kiel Sahara gepardo, estas subspecio de gepardo troviĝanta en la nordokcidenta parto de Afriko (partikulare en centrokcidenta Sahara dezerto kaj en Sahelo). Ĝi estis klasita kiel draste endanĝerita, kun totala monda populacio ĉirkaŭkalkulita je 250 maturaj individuoj.
La Nordokcidenta afrika gepardo estas tre diferenca en aspekto el la aliaj afrikaj gepardoj. Ties mantelo estas pli mallonga kaj preskaŭ blanka, kun makuloj kiuj nuancas el nigra sur la spino al helbruna en la kruroj. La vizaĝo havas malmultajn aŭ eĉ neniajn makulojn, kaj la larmostrioj (malhelaj strioj el meza angulo de ĉiu okulo flanke de la muzelo al la angulo de la buŝo) estas ofte malaperintaj. La korpoformo estas baza la sama kiel tiu de la sub-sahara gepardo, escepte ke ĝi estas iome pli malgranda.[2]