Leymus arenarius, esperante sabla elimo estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae. Malnovaj botanikistoj klasifikis sablan elimon al la familio de Elymus kaj la esperanta nomo ankoraŭ referencas al ci-tiu familio. Pli korekte estus nomi ĝin sabla lejmo[1].
Ĝi estas staŭda kaj formas bluagrizajn fortajn tufojn. Ĝi altas 60-200 cm. Gi havas longajn rizomojn. La tigo esta dika kaj glata[2]. Ĝi havas aŭriklojn kaj mallongan ligulon. Giaj pinte finitantaj folioj longas ĝis 60 cm kaj larĝas 8-20m. Ĝia floraro estas spiko el densaj trifloraj (aŭ pli ĝis sesfloraj) spiketoj duopaj en la kavetoj de la akso.
Detalo de spiko (13h Beaune 28-a de majo 2012) oni vidas multajn stamenojn.
Detalo de spiko (15h Beaune 20-a de julio 2012) oni vidas ergotfungon.
La specio vivas precipe en borealaj ekoprovincoj .
Ĝi estas uzata por fortigi dunojn aŭ kiel ornamplanto.
Leymus arenarius, esperante sabla elimo estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae. Malnovaj botanikistoj klasifikis sablan elimon al la familio de Elymus kaj la esperanta nomo ankoraŭ referencas al ci-tiu familio. Pli korekte estus nomi ĝin sabla lejmo.