La vintra cepo, printempa cepo aŭ japana cepo (Allium fistulosum, sin.: A. altaicum, A. ceratophyllum, Cepa sissilis, C. ventricosa) estas plantospecio el la subfamilio de Alioidoj (Allioideae). Oni ankaŭ miksas ĝin kun askalono.
La vintra cepo estas multjara herba planto kaj atingas alton de 30 ĝis 100 cm. La folioj estas rondaj kaj kavaj, la tigo estas pufe ŝvelita kaj havas rondan kversekcon.
Inter junio kaj aŭgusto la planto floras. La involukro de la floroj estas pli mallongaj ol la flortigoj. La stamenoj elstaras super la involukro. La filamentoj estas simplaj kaj sen dentoj. La unuopa floro havas grandecon de 1 cm.
La planto ricevas facile semon, kiu maturiĝas en julio kaj aŭgusto. La semo havas dikecon de 1- 2 mm. Ĝi longas 2 ĝis 3 mm. La milgrajna pezo estas 2,1 ĝis 2,4 g.
La planto formas horston kaj ricevas longan cilindroforman bulbon.[1] La bulbo estas blanka, sed ekzistas ankaŭ ruĝaj kaj alikoloraj.[2].[3] La formo de la bulbo similas al tiu de poreo.[4] En la aŭtuno la planto ricevas flankbulbojn, kiuj estas uzataj por vegetativa multigado. La planto komplete retiriĝas poste.[5] En Azio ekzistas multaj diversaj tipoj, kiuj formas pli aŭ malpli grandajn horstojn.[6]
La cepo originas en la oriento, kie ĝi estas kultivita jam de pli ol 4000 jaroj. La vintra cepo kreskas sovaĝe en Siberio, ĉe Altajo kaj ĉe la Bajkalo, de kie ĝi venis tra Rusujo al Eŭropo en la 17a jarcento nome en 1629 ĝi atingis Anglion.[7].
La vintra cepo estas vaste kultivata kulturplanto. Ĝi estas kultivata precipe en tropikaj regionoj, ĉar tie la ordinara cepo (Allium cepa) ne aŭ ne bone kreskas.[1][8]
La vintra cepo estas uzata kiel la ordinara cepo, sed ĝia gusto, krom la folioj, estas malpli forta.[9][2] Male la folioj gustas pli forte ol tiuj de la ordinara cepo aŭ ŝenopraso.[5] Vintraj cepoj estas uzataj freŝe kiel spico aŭ kuiritaj.[10] La folioj ankaŭ povas anstataŭi ŝenoprason, ekzemple en supoj aŭ salatoj.[11]
La vintra cepo, printempa cepo aŭ japana cepo (Allium fistulosum, sin.: A. altaicum, A. ceratophyllum, Cepa sissilis, C. ventricosa) estas plantospecio el la subfamilio de Alioidoj (Allioideae). Oni ankaŭ miksas ĝin kun askalono.