dcsimg
Image of Yunnan Pine
Creatures » » Plants » » Gymnosperms » » Pines »

Yunnan Pine

Pinus yunnanensis Franch.

Junana pino ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La junana pino (Pinus yunnanensis; ĉine : 云南松 yun nan song) estas specio de konifero en la familio de la pinacoj. Ĝi troviĝas nur en Ĉinujo (Gŭangŝio, Gŭiĝoŭo, sudokcidenta Siĉuano, sudorienta Tibeto kaj Junano).

Priskribo

La junana pino escepte atingas kreskad-ŝosojn de 35 cm en unu sezono. Ĝiaj folioj konstituas faskojn de 2-5 pingloj kaj longas 15 – 20 (30) cm. La strobiloj longas 3 -7 (10) cm, estas hele brunaj, situas flanke sur la branĉoj en grupoj de 2-5, leviĝas sur mallongaj pedunkloj, malfermiĝante dum la dua somero de kreskado. La strobiloskvamoj interne estas kolore brun-purpuraj.

Varioj estas :

  • Pinus yunnanensis var. pygmaea (Hsüeh) Hsüeh
  • Pinus yunnanensis var. tenuifolia W. C. Cheng & Y. W. Law
  • Pinus yunnanensis var. yunnanensis

Disvastiĝo kaj ekologio

En Ĉinujo ĝi ĉefe vegetas en riverbasenoj, sur sekaj kaj sunecaj deklivoj je altitudoj de 600-3 000 m, en la altebenaĵoj de Junano, sed etendiĝante norden en Siĉuano, kie ĝi intergradas kun P. tabuliformis, kaj suden en norda Birmo, kie ĝi intergradas kun P. kesiya. En la freŝdata pasinteco ĝi plivastigis sian arealon ĉar la konkurantaj foliarbaroj estis senarbigitaj.

Aliaj parencaj specioj estas P. hwangshanensis, P. taiwanensis kaj P. thunbergii.

Sinonimoj

  • P. insularis var. yunnanensis (Franch.) Silba 1984;
  • P. yunnanensis var. tenuifolia Cheng & Law 1975;
  • P. insularis var. tenuifolia (Cheng & Law) Silba 1990 (Li 1997);
  • P. tabulaeformis var. yunnanensis (Franchet) Shaw (Farjon 1984).

Uzado

La ligno estas uzata kiel konstruligno, ŝpaloj, bretoj, meblaro, kaj fibroligno. La trunko ankaŭ estas fonto de rezino. La radikoj serveblas por kultivi fungojn, kaj la ŝelo por produkti taninon.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Junana pino: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La junana pino (Pinus yunnanensis; ĉine : 云南松 yun nan song) estas specio de konifero en la familio de la pinacoj. Ĝi troviĝas nur en Ĉinujo (Gŭangŝio, Gŭiĝoŭo, sudokcidenta Siĉuano, sudorienta Tibeto kaj Junano).

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO