dcsimg

Evereta ĉetio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Evereta ĉetio (Tesia everetti) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkludita en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn. Tiu troviĝas nur en Indonezio.

La Evereta ĉetio estis iam konsiderata raso de la Timora stumpovostulo, Urosphena subulata.

Temas pri insektovora specio kiu loĝas en humidaj arbaroj. La tesiaoj estas aktivaj insektovoruloj kiuj kutime manĝas ĉegrunde inter subkreskaĵaro kaj seka foliaro, sed tiu specio povas manĝi ankaŭ tiom alte kiom ĝis 25 m supergrunde inter la implikiĝo de grimpoplantoj sur grandaj arbotrunkoj.[1]

La distingilo de aliaj specioj de la sama genro estas ruĝeca koloro en kapo. Kiel ĉe aliaj specioj de la genro, temas pri diketa rondoforma korpo kun tre longaj kruroj kaj nevidebla vosto. La beko estas malhelbruna supre kaj hela en la suba makzelo.

Ili estas laŭsezonaj reproduktuloj same kiel la aliaj samgenranoj, inter kiuj la Evereta tesiao nestumas el majo al julio.

Referencoj

  1. "HBW"
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Evereta ĉetio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Evereta ĉetio (Tesia everetti) estas specio de birdo de la familio de Ĉetiedoj. Ĝi estis iam inkludita en la Silviedoj. Ĝi formas parton de la sudazia genro Tesia kiu enhavas aliajn kvar speciojn. Tiu troviĝas nur en Indonezio.

La Evereta ĉetio estis iam konsiderata raso de la Timora stumpovostulo, Urosphena subulata.

Temas pri insektovora specio kiu loĝas en humidaj arbaroj. La tesiaoj estas aktivaj insektovoruloj kiuj kutime manĝas ĉegrunde inter subkreskaĵaro kaj seka foliaro, sed tiu specio povas manĝi ankaŭ tiom alte kiom ĝis 25 m supergrunde inter la implikiĝo de grimpoplantoj sur grandaj arbotrunkoj.