La Flaveca parulio (Basileuterus flaveolus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.
Ties nomo devenas el ties rimarkinda flava koloro de la gorĝareo, superokula strio kaj eĉ subokula makuleto. La supraj partoj estas kiel kutime ĉe tiu genro olivverdecaj, dum la subaj partoj estas pli helolivecaj kun la menciitaj tre flavaj partoj. Traokule estas olivverdeca strio. La kruroj estas oranĝecaj. La beko estas nigreca.
Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Gujano, Paragvajo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj.