La Aŭkedoj estas holarktisa kaj neotropisa familio de la ordo de Ĥaradrioformaj birdoj. Ili aspektas iom kiel pingveno pro iliaj blanka kaj nigra koloroj, la rektiĝa pozicio kaj pro kelkaj el iliaj kutimoj. Tamen ili tute ne estas parencaj al pingvenoj.
Male al pingveno aŭkoj povas flugi (krom la Granda aŭko). Ili bone naĝas kaj subakviĝas, sed ilia ir-maniero aspektas iom plumpa. Pro la mallonga enverguro aŭkoj bezonas flugeti tre rapide por flugi.
Aŭkoj vivas mare kaj nur por bredi ili terenflugas. La plejmulto de la specioj bredas sur krutaj klifoj, ofte kune kun mevoj, petreloj kaj suloj.
ORDO Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo Lari
Familio Aŭkedoj Alcidae
Biodiverseco de aŭkedoj ŝajnas esti pli alta dum la plioceno (Konyukhov, 2002).