dcsimg

Alcededoj ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Alcededoj Alcedo Atthis
Alcedo Atthis

Tradicia klarigo: [1]

Alcededoj (Alcedinidae) estas familio en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), havanta 93 speciojn en 18 genroj.

Hodiaŭa klarigo:

Alcededoj (Alcedines) estas subordo en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), superfamilio por tri similaj familioj, nome:

Problemo de la klasifikado

La ordigo ne estas facila. Ĝis 1990 oni prezentis nur unu familion, eble enhavanta tri subfamiliojn. Poste la studoj pri diversaj DNA-sekvencoj ŝajnis pruvi, ke temas pri tri vere diferencaj familioj, sufiĉe proksimaj por ke ili kunformu subordon Alcededoj (Alcedines), sufiĉe diferencaj de la aliaj birdoj de la ordo Koracioformaj (Coraciiformes). Sed tiu ĉi klasifikade ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptita.

Aspekto

Tiu subordo enhavas tiom malsimilajn birdojn kiom la nov-gvinean dacelon, pli bone konata sub la nomo ridema kukabarao, granda je 45 cm, kaj la leconte-ispidinon, mallonga je 10 cm. Tamen ĉiuj havas grandan kapon, longan, fortan kaj pikan bekon, mallongajn krurojn kaj etan voston. Preskaŭ ĉiuj havas brile buntan plumaron.

Vivejo

La tropikaj zonoj estas la ĉefaj areoj, kie vivas alcionoj. En Eŭropo kaj en Nordameriko hejmas fakte po unu specio. En la tuta granda Sudameriko loĝas nur kvin specioj kaj unu plia vintras, dum en nur unu eta afrika lando, en Gambio, vivas ok specioj. La plej specioriĉan populacion oni trovas en Aŭstralio kaj sur la insularo de la Pacifiko.

Habitato kaj vivmaniero

Alcionoj vivas kaj en arba kaj en rivera medioj. Arbalcionoj manĝas ĉefe reptiliojn, riveralcionoj manĝas fiŝetojn, ranojn, insektojn kaj kankrojn, kiujn ili kaptas plonĝante el supro. Malgraŭ elekti diferencajn manĝaĵojn la tri familioj same perforte frapas la predon kontraŭ arbo aŭ ŝtono aŭ lasas ĝin fali desupre antaŭ engluti ĝin aŭ forporti ĝin al la idoj, kiuj havas siajn nestojn en tuneloj.

Notoj kaj referencoj

  1. Laŭ la taksonomio de Clements, 6-a eldono, kiun sekvas PIV.
 src=
Unu el la plej etaj: Ispidina picta
 src=
La plej granda: Nov-gvinea dacelo
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Alcededoj: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO
Kiel legi la taksonomionAlcededoj Alcedo Atthis
Alcedo Atthis

Tradicia klarigo:

Alcededoj (Alcedinidae) estas familio en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), havanta 93 speciojn en 18 genroj.

Hodiaŭa klarigo:

Alcededoj (Alcedines) estas subordo en la ordo de la Koracioformaj birdoj (Coraciiformes), superfamilio por tri similaj familioj, nome: Alcedinedoj (Alcedinidae), riveralcionoj Halcionedoj (Halcyonidae), arbalcionoj Ceriledoj (Cerylidae), akvoalcionoj
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO