dcsimg

Agra konvolvulo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La agra konvolvulo (Convolvulus arvensis) estas planto el la familio de (Konvolvulacoj). Ĝi troviĝas sur herboriĉaj lokoj, kulturkampoj, laŭlonge de vojoj kaj en la dunoj. La tigoj volviĝas kontraŭ-horloĝdirekten ĉirkaŭ objektoj.

La floro estas rozkolora aŭ blanka kaj havas malhelajn striojn je la ekstera flanko. La floroj havas diametron de 1,5 ĝis 3 cm. Estas kvin sepaloj kun rondaj dentoj. La floroj bonodoras. Unu ĝis tri floroj floras sur longa tigo kun duonvoje du brakteoj. En Eŭropo la florado daŭras de junio ĝis la aŭtuno.

La konvolvulo havas senharan kapsulon.

La folioj estas ovalaj ĝis oblongaj kaj havas elstarajn baskojn ĉe la piedo.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO