dcsimg
Imagem de Cyamopsis tetragonoloba (L.) Taub.
Life » » Archaeplastida » » Angiosperms » » Fabaceae »

Cyamopsis tetragonoloba (L.) Taub.

Guaro ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Guaro (Cyamopsis tetragonoloba), aŭ guarfabo estas utilplanto el la familio de la Fabacoj (Fabaceae), subfamilio Faboideoj (Faboideae). Ĝi estas proksime parenca al faboj kaj fazeoloj.

Priskribo

Guaro atingas kreskoalton de ĝi du metroj. La planto ricevas ĉ. 10 cm longajn guŝojn kun ovalaj, ĉ. 5 mm grandaj semoj.

Dsivastigo

Guaro verŝajne originas en Hindujo, eble ankaŭ en meza Afriko. La ĉefaj kultivregionoj estas en Hindujo kaj Pakistano. Ĝi eventuale devenas de la sovaĝa planto Cyamopsis senegalensis.

Uzado

La folioj kaj la freŝaj guŝoj estas manĝataj kiel legomo. La tuta planto taŭgas kiel furaĝo. Ankaŭ la sekaj semoj („guarkernoj“).

La plej grava produkto de tiu planto estas guarfaruno ( aŭ guargumo), kiu ĉefe konsistas el la oligosaĥarido guarano. La ekstera tavolo kaj la ĝermo estas apartigata de la semoj antau ili estas muelataj. Guarfaruno estas dikiĝsubstanco por multaj nutraĵoj (manĝa aldonaĵo E 412). Similaj substancoj estas Gummi arabicum kaj faruno el la semoj de karobarbo (vidu ankaŭ plantgumo).

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Rakesh Pathak: Clusterbean: Physiology, Genetics, and Cultivation. Springer, Singapur 2015, ISBN 978-981-287-905-9

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Guaro: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Guaro (Cyamopsis tetragonoloba), aŭ guarfabo estas utilplanto el la familio de la Fabacoj (Fabaceae), subfamilio Faboideoj (Faboideae). Ĝi estas proksime parenca al faboj kaj fazeoloj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO