dcsimg

Atlassilvio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La AtlassilvioTristrama silvio (Sylvia deserticola) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Tiu specio estas iom simila al la Barbstria silvio, tio estas griza supre kaj bruna sube kun blanka strio el la bekobazo al la kolflanko kvazaŭ barbo, kio nomigas la alian specion, sed ĉe tiu ĉi ĝi ne estas tiom markata kaj krom la griza koloro en dorso estas ankaŭ pli forta bruna nuanco kaj nigreca makuleto en ŝultroj kiel ĉe aliaj samgenranoj. Krome la diferenco inter la tre bruna brusto kaj la bruneca ventro ne estas tiom markata kiom ĉe la Barbstria kaj eble la plej klara distingilo estas blanka okulringo simila al tiu de la proksima parenco Okulvitra silvio, sufiĉe videbla en la griza kapo iom pli hela en kolflanko kaj nuko.

Tiu palearktisa specio troviĝas en Nordafriko al la Saharo kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie deserticola signifas “loĝanto en dezerto” kaj en Esperanto per aludo al la Atlasa Montaro, nome en Alĝerio, Libio, Maŭritanio, Maroko, Tunizio kaj Okcidenta Saharo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ sekaj arbustaroj.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Atlassilvio: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Atlassilvio aŭ Tristrama silvio (Sylvia deserticola) estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.