dcsimg

Arbustara koturno ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Arbustara koturno, Perdicula asiatica, estas birdo de la familio de Fazanedoj kaj genro de Perdicula.

Temas pri kazo de seksa duformismo, kie la masklo de Arbustara koturno havas blankan mustaĉon kaj malhelbrunan traokulan strion, blankajn subajn partojn horizontale tre striecajn, kaj tre multkolorajn flugilojn. La ino havas uniforman, tre brunajn bruston kaj ventron. Tamen kaj masklo kaj ino havas ruĝajn kaj blankajn striojn en kapo.

La dieto de la Arbustara koturno konsistas ĉefe el semoj, ĉefe el herboj, kvankam ĝi povas manĝi ankaŭ insektojn. Reproduktado okazas post pluvoj kaj daŭras ĝis komenco de pli malvarma vetero, kaj la preciza periodo varias tra la teritorioj; la ino demetas 5 aŭ 6 ovojn kaj kovado daŭras el 16 al 18 tagoj. Tiu specio ne estas tutmonde minacata ĉar ĝi havas etendan teritorion kaj tendencas eviti agrikulturajn areojn. La populacio de Srilanko malpliiĝis el la 1950-aj jaroj, sed oni supozas, ke ĝi estas disvastigata kaj komuna en aliaj partoj de siaj teritorioj.

La Arbustara koturno estas ege specio de loĝantaj birdoj, kvankam la birdoj de Nepalo ŝajne migras vintre.

Referencoj

Aliaj fontoj

  • Shiv Shankar Singh, Chandana Haldar (2005) Melatonin prevents testosterone-induced suppression of immune parameters and splenocyte proliferation in Indian tropical jungle bush quail, Perdicula asiatica General and Comparative Endocrinology 141:226–232
licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Arbustara koturno: Brief Summary ( Esperanto )