La Brida jakuo (Aburria aburri) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
Oni ne konas subspeciojn.[1]
Ĝi estas sufiĉe granda nigra kracedo kun helblubaza, nigrapinta beko kaj longa, pendanta el la gorĝareo tre brila ruĝa kaj flava (pinte) brido, kio estas unika por tiu ĉi specio kaj estas ankaŭ tialo por la komuna nomo kaj sufiĉe kontrasta kun la ĝenerale nigra plumaro. La masklo ne prezentas tiun karunklon.[2]
Ĝi estas 1190-1550 g kaj 72.5-77.5 cm longa.[3] La irisoj estas malhelbrunaj kaj la kruroj flava kvazaŭ de koko.
Tiu specio loĝas en humidaj nubarbaroj de Andoj, el 600 al 2.500 msm de Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo.[4] Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. La Brida jakuo estas timida specio kiu estas ĉefe vidata kiam ĝi estas ripoza ĉe la ekstera bordo de la kanopeo eldistance. Kiel multaj tropikaj arbarbirdoj, ĝi estas aŭdata pli ol vidata. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Ili manĝas en grupoj de ĝis 8 individuoj en mezaj kaj altaj tavoloj de la kanopeo, en arboj kun fruktoj.[5]
La populacio estis ĉirkaŭkalkulita je 12,500-15,000 individuoj en 1994, kaj plej verŝajne malpliiĝis ekde tiam. Ĝi estis lastatempe ĉirkaŭkalkulita je 10,000 individuoj, kaj ĉirkaŭ 6,700 maturaj individuoj.
La Brida jakuo (Aburria aburri) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
Oni ne konas subspeciojn.