dcsimg

Marĉa kantopasero ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Marĉa kantopasero, Melospiza georgiana, estas mezgranda birdospecio membro de la grupo de la Amerikaj paseroj kaj de la genro de Melospizoj en la familio de Emberizedoj.

Plenkreskuloj havas striecan ruĝecajn, sablokolorajn kaj nigrajn suprajn partojn kun griza brusto, hela ventro kaj blanka gorĝo. La flugiloj estas rimarkinde ruĝecaj. Plej parto de maskloj kaj kelkaj inoj havas ruĝeckolorajn kronojn. Ties vizaĝo estas griza kun malhela strio traokula. Ili havas mallongan bekon kaj longajn krurojn. Nematuruloj kaj vintraj plenkreskuloj kutime havas du brunajn kronostriojn kaj multe el la griza koloro estas anstataŭata per sablokolora.

Marĉaj kantopaseroj reproduktiĝas en norda Usono kaj boreala Kanado. La suda bordo de ties reprodukta teritorio ege koincidas kun la Linio de Maskimuma Glaciado. Malgranda nombro de morfologie distingaj birdoj loĝas en tajdaj marĉoj el norda Virginio al Estuaro de Rivero Hudson. Tiu subspecio (Melospiza georgiana nigrescens) vintrumas en marbordaj marĉoj de Karolinoj kaj diferencas el la du internaj subspecioj de Marĉa kantopasero ĉar havas pli da nigro en pli griza supra plumaro, pli grandan bekon, diferencajn kantojn kaj pli malgrandan averaĝan ovonombron.

Ties reprodukta habitato estas marĉoj, inklude salgustajn marĉojn, en orienta Nordameriko kaj centra Kanado. La diketa nesto estas ligita al marĉa vegetaĵaro, ofte enhavante foliojn aŭ herbojn super la pinto. Inoj elsendas serion de “ĉip” je elnestiĝo, probable por eviti atakojn fare de sia partnero aŭ najbaraj maskloj.

Dum Marĉaj kantopaseroj povas troviĝi en malgrandaj nombroj en la suda bordo de ties reprodukta teritorio, la individuoj estas probable ĉiuj migrantaj, kiuj moviĝas ĉefe migrante al sudorienta Usono.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde, ĉe la koto ĉe akvobordoj, en neprofunda akvo aŭ en marĉa vegetaĵaro. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj semojn.

La kanto de tiu birdo estas malrapida monotona trilado, pli malrapida ol tiu de la Pasera spizelo. Masklo povas havi repertorion de kelkaj diferencaj triladoj. La alvokonoto estas laŭta “ĉip” rememoriga de la birdoj sajornoj de la familio de Tiranedoj.

La nombroj de tiu birdo malpliiĝis pro habitatoperdo en kelkaj partoj de ties teritorioj.

Bildaro

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Marĉa kantopasero: Brief Summary ( Esperanto )