dcsimg

Polemonio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Polemonio - botanike Polemonium - estas genro de inter 25 ĝis 40 specioj de plantoj el la familio polemoniacoj. Origine ĝi precipe hejmas en klimate malvarmaj ĝis arktaj regionoj de la Norda hemisfero. Iuj specioj ankaŭ kreskas en la suda Andoj en Sudameriko. Multaj de la specioj kreskas ĉe altaj altitudoj en la montoj. La nombro de specioj precipe necertas pro la specioj en Eŭrazio, el kiuj multaj en la pasinteco konsideriĝis sinonimoj de P. caeruleum ("blua polemonio").

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO