dcsimg

Skarabo ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Skarabo (Scarabaeus) formale estas genro el familio de skarabeedoj, karakterizata per lamenformaj kornoj kaj metanta la ovojn en sterkoglobetojn. Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj. Tia besto estas koprofago, ĉar ĝi nutriĝas nur per stala sterko aŭ similaĵoj.

Skarabo estis grava religia simbolo en la Antikva Egiptio. Skarabo puŝante sian pilkon memorigas la vojon de la Suno tra la ĉielo. La skarabido, kiu naskiĝas el la pilko kiu nutris ĝin dum la gravedeco estis komparata al la naskiĝo de la Suno ĉiumatene sur la horizonto. La skarabo estas gravegaĵo: ĝi entenas la sunan dion renaskiĝantan ĉiumatene je tagiĝo, ĝi estas simbolo de renaskiĝo por mortintoj kaj protekta emblemo por vivantoj [1] .

La filmo Microkosmos montras scenon, en kiu skarabo rulas sian bovfekan globeton. Oni haltigis ĝin per pikilo antaŭ la globeto, kaj la skarabo provas kaj poste eltrovas manieron elturniĝi kaj pluiri. La plej eksterordinara afero tamen ne videblas en la filmo: Por filmi tiun scenon, oni devis refari plurfoje la okazon: kaj la skarabo jam travivinte la saman situacion, ĉiufoje elturniĝis pli kaj pli rapide! Tio montras, ke akiro de sperto kaj profito eblas ĉe la insektoj.

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO