La Orienta flavtufa pingveno aŭ Orienta ŝtonsalta pingveno (Eudyptes filholi aŭ Eudyptes chrysocome filholi) kvankam genetike diferenca[1][2] estas ankoraŭ ofte konsiderata subspecio de la Ŝtonsalta pingveno aŭ Flavtufa pingveno.
La Flavtufa pingveno Eudyptes chrysocome estas foje konsiderata kiel du specioj, nome Norda kaj Suda ŝtonsalta pingveno, post enketado publikita en 2006 montris morfologiajn, voĉajn kaj genetikajn diferencojn inter ambaŭ populacioj.[3][4] Molekula datado sugestas, ke la genetika diverĝo rilate al la Suda ŝtonsalta pingveno povus esti kaŭzita de vikaria evento kaŭzita siavice de ŝanĝo en la situo de la Subtropika Fronto dum la klimata transiro de meza Pleistoceno.[5] Analizo de parto de la mitokondria kontrolregiono de Norda ŝtonsalta pingveno trovita ĉe la Kergelenoj montris, ke ĝi povus esti veninta el la insulo Gough, 6,000 km for, kaj ke la Suda kaj Norda ŝtonsaltaj pingvenoj estas genetike separataj, kvankam kelkaj individuoj povus disiĝi el siaj reproduktaj kolonioj.[6] Multaj taksonomiistoj ankoraŭ ne agnoskis la disigon, kvankam kelkaj komencis fari tion.
E. c. filholi reproduktiĝas ĉe ĉeantarktaj insuloj de la Hindo-Pacifika Oceano: nome Princ-Eduardaj, Krozetoj, Kergelenoj, Herdo, Makvora, Kampbelo, Aŭklando, kaj Antipodoj.
La Orienta flavtufa pingveno aŭ Orienta ŝtonsalta pingveno (Eudyptes filholi aŭ Eudyptes chrysocome filholi) kvankam genetike diferenca estas ankoraŭ ofte konsiderata subspecio de la Ŝtonsalta pingveno aŭ Flavtufa pingveno.