dcsimg

Trilio ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

Trilio (latine Trillium) estas holarktisa genro de arbara floro, kiu apartenas al la familio de triliacoj (latine trilliaceae). Ĝi estas parenca al la genro Paris kaj Trillidium, kiuj ambaŭ ne indiĝenas en Norda Ameriko. Kvin aŭ ses specioj de trilio troviĝas en orienta Azio, sep specioj en okcidenta Nord-Ameriko, kaj 35 specioj en orienta Nord-Ameriko.

Ontario, Kanado, posedas plurajn speciojn da trilioj kaj la blanka trilio Trillium grandiflorum estas la oficiala floro de la provinco.

 src=
Purpura Trilio, Ardbeg Ontario
 src=
Blanka Trilio, Ardbeg Ontario

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO