dcsimg

Afrika nananaso ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Afrika nananaso (Nettapus auritus) estas tre malgranda anaso de la grupo de la kairinenoj el subsahara Afriko. Ĝi estas la plej malgranda afrika membro de la grupo de akvobirdoj.

Aspekto

 src=
Masklo ĉe la Bestoĝardeno de Houston, Usono
 src=
Masklo dumnaĝe en bestoĝardeno de Norda Karolino, Usono

Tiu specio havas buntan plumarbildon. La beko estas flavoranĝa kun nigra kaj hokoforma pinto en supra makzelo. Frunto, vizaĝo (kun kontrasta nigra okulo), gorĝo kaj mallarĝa kolumo estas blankegaj. La krono estas tre malhelverda kaj pluas mallarĝe al nuko, dum estas ĉe kolflankoj kaj sub arelareo tre larĝa helverda areo ovalforma kun nigra bordo kiu separas ĝin el la blanka antaŭa areo.

La supra brusto kaj flankoj estas helbrunaj al ruĝecbrunaj, dum la ventro estas blanka (kion kaŝas akvo dumnaĝe). La dorso kaj vosto estas malhelverdaj. La kruroj estas nigrecaj. Estas blanka areo en mezo de flugiloj kontraste kun la malhela ĝenerala koloro.

Tiu specio estas multe pli buntkolora ol la aliaj du samgenraj de Azio kaj Oceanio respektive.

Kutimaro

Tiu afrotropisa specio loĝas ĉe lagetoj kie estas Nimfeacoj.

Protekto

Ĝi estas unu el la specioj al kiuj aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Referencoj

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO

Afrika nananaso: Brief Summary ( Esperanto )

fornecido por wikipedia EO

La Afrika nananaso (Nettapus auritus) estas tre malgranda anaso de la grupo de la kairinenoj el subsahara Afriko. Ĝi estas la plej malgranda afrika membro de la grupo de akvobirdoj.

licença
cc-by-sa-3.0
direitos autorais
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visite a fonte
site do parceiro
wikipedia EO